Konrádovce situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Konrádovce, hungare Korláti estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo redakti

Konrádovce situas sur malebenaĵo, en valo de rojo, fine de sakovojo. Fiľakovo troviĝas 23, Rimavská Sobota 28 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1341 en formo "Conradfeulde". En 1910 loĝis en Korláti 1145 da homoj, (1046 hungaroj, 39 germanoj, 28 slovakoj, 5 kroatoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon Korláti apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Fülek, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Konrádovce 331 da homoj, (257 hungaroj, 67 slovakoj, po 1 cigano, ĉeĥo kaj ruteno).

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti