Kristana preĝejo Ŝjiŝiku (Pekino)

La Kristana preĝejo Ŝjiŝiku (ĉine 西什库教堂, pinjine Xishiku jiaotang) estas historia romkatolika preĝejo en Pekino, Popola Respubliko Ĉinio. Ĝi situas en la urbodistrikto Xicheng je adreso Xishiku-strato 33. Pliaj nomoj estas "preĝejo Sankta Savanto" (ĉine 救世主堂, pinjine Jiushizhu tang) kaj "Norda Preĝejo" respektive "Norda Katedralo" (ĉine 北堂, pinjine Beitang). La preĝejo estas la episkopa sidejo de la Ĉina Katolika Patriota Eklezio, instalita kaj agnoskita fare de la registaro de Popola Respubliko Ĉinio. Ĝis la 1950-aj jaroj ĝi havis la statuson de katedralo de la romkatolika eklezio.

西什库教堂
Kristana preĝejo Ŝjiŝiku
fasado de la Kristana preĝejo Ŝjiŝiku
fasado de la Kristana preĝejo Ŝjiŝiku
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Ĉinio
Municipo Pekino
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito episkopa sidejo de la Ĉina Katolika Patriota Eklezio, instalita kaj agnoskita fare de la registaro de Popola Respubliko Ĉinio (origine katedralo de la romkatolika eklezio)
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

 
interne