Kvanmjon (koree 광명시, laŭ ĉinaj literoj 光 明 市) estas urbego en Sud-Koreio. Ĝi estas navedanturbo de Seulo.

Kvanmjon
urbo en Sud-Koreio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 318 021  (2019) [+]
Loĝdenso 8 260 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 29′ N, 126° 52′ O (mapo)37.477222222222126.86638888889Koordinatoj: 37° 29′ N, 126° 52′ O (mapo) [+]
Areo 38,5 km² (3 850 ha) [+]
Kvanmjon (Suda Koreio)
Kvanmjon (Suda Koreio)
DEC
Kvanmjon
Kvanmjon
Situo de Kvanmjon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gwangmyeong [+]
vdr
Urbodomo de Kvanmjon

Bazaj informoj redakti

 
Poŝtejo en Kvanmjon
 
Policejo en Kvanmjon

Geografio redakti

Kvanmjon situas en nordokcidenta parto de la lando. La distanco estas inter Kvanmjon kaj la ĉefurbo Seulo 14 km [1]. Kvanmjon limas kun Seulo norde kaj nordoriente, Anjang oriente kaj sude, Sihun en sudokcidente.

Historio redakti

La unua mencio pri Kvanmjon okazis en 757. Dum la historio estis formitaj diversaj administraj unuoj, fine Kvanmjon urbiĝis en 1981. Ekzistas nuntempe 18 administraj distriktoj en la urbego.

Ekonomio redakti

Kvanmjon havas 630 firmaojn kun 11,636 homoj. Tamen la loĝantaro trovas laboron en la najbara ĉefurbo. La sveda firmao IKEA tie establis la plej grandan meblovendejon de la mondo.

Klimato redakti

Kvanmjon situas en kontinenta klimato kun influo de musono. La averaĝa jara temperaturo estas 12,5 °C. Jare pluvas (aŭ neĝas) inter 1400-1500 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-septembro pli ofte.

Trafiko redakti

En Kvanmjon la pasaĝeroj uzas aŭtobusojn, metroojn el Seulo kaj fervojojn. La internacia flughaveno ĉe Seulo funkcias.

 
Stacidomo en Kvanmjon

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans