Kvartrokeo

metro konsistanta el kvar trokeoj

En metriko de Eŭropa poezio, la kvartrokeo[1] estas metro konsistanta el po kvar trokeoj en ĉiu verso.

Priskribo redakti

Laŭ la kvartrokeo, ĉiu verso konsistas el kvar trokeoj (—◡):

—◡ —◡ —◡ —(◡)

La lasta piedo povas esti trokeo (—◡), tiel farante inan rimon, aŭ povas esti akcenta silabo (—), por vira rimo.

La jamboj estas malofte anstataŭigita per aliaj dusilabaj piedoj (jambo, piriko, spondeo) por reliefigo aŭ alia poezia efiko.

Ekzemplo redakti

Esperanta kvartrokeo redakti

La kvartrokeo okazas ofte en Esperanto. La plej fama kaj plej frua Esperanta kvartrokeo estas la poemo “Mia penso” de L. L. Zamenhof, origine verkita en Pra-Esperanto:

Sur la / kampo / for de l’ / mondo,
◡◡ —◡ —◡ —◡
antaŭ / nokto / de so- / mero,
—◡ —◡ ◡◡ —◡
ami- / kino / en la / rondo
◡◡ —◡ ◡◡ —◡
kantas / kanton / pri l’ es- / pero.
—◡ —◡ ◡◡ —◡

Germanlingva kvartrokeo redakti

Kvartrokeoj troviĝas ofte en germanlingva poezio. Fama ekzemplo estas la Odo al Ĝojo far Friedrich Schiller (poste uzita kiel la teksto de la kvara movimento de la Naŭa Simfonio de Betoveno):

Freude, / schöner / Götter- / funken,
—◡ —◡ —◡ —◡
“Ĝoj’! Fajrero belradia!”
Tochter / aus El- / isium,
—◡ ◡◡ —◡◡
“Elizea di-filin'!

(La traduko estas far Kálmán Kalocsay, kaj sekvas la saman metron.)

Alia ekzemplo estas La rozeto de Goeto, en kiu la fina silabo mankas (t.e. kun vira rimo).

Sah ein / Knab' ein / Röslein / stehn,
—◡ —◡ —◡ —
“Knabo vidis — jen rozeto”
Röslein / auf der / Heiden,
—◡ ◡◡ —◡
“Sur la kampo staras;”

La traduko estas far L. L. Zamenhof, trovebla en la Fundamenta Krestomatio; la Zamenhofa traduko estas ankaŭ kvartrokeo, sed kun la fina silabo (t.e. kun ina rimo).

Anglalingva kvartrokeo redakti

La plej bone konata anglalingva kvartrokeo estas la epopeo La Kanto de Hiavata (angle The Song of Hiawatha) far Henry Wadsworth Longfellow:

By the / shores of / Gitche / Gumee,
◡◡ —◡ —◡ —◡
“Apud la bordoj de Giĉe-Gumi,”
By the / shining / Big-Sea- / Water,
◡◡ —◡ —— —◡
“Apud la brila Grand-Mar-Akvo,”
Stood the / wigwam / of No- / komis,
—◡ —◡ ◡◡ —◡
“Staris la vigvamo de Nokimis,”
Daughter / of the / Moon, No- / komis.
—◡ ◡◡ —◡ —◡
“Filino de la Luno, Nokimis.”

Kvartrokeo en la finna lingvo redakti

La finna nacia epopeo Kalevala estas verkita plejparte en kvartrokeoj:

Veli / kulta, // veikko- / seni
—◡ —◡ —◡ —◡
“Kara amiko, amata frato”

En la metro de Kalevala, ekzistas cezuro inter la du dutrokeaj hemistikoj.

Referencoj redakti

Bibliografio redakti