L'Association estas franca publikiga entrepreno kiu publikigas komiksajn librojn. Ĝi estis fondita en Majo 1990 fare de Jean-Christophe Menu, Lewis Trondheim, David B., Mattt Konture, Patrice Killoffer, Stanislas, kaj Mokeït. Je 2012, el la originaj fondomembroj, nur Konture plue estas aliĝinta kun la kompanio.

L'Association
libroeldonejo vd
Dum 1990 - nekonata/nuntempe
Jura formo asocio laŭ leĝo de 1901
Fondintoj Jean-Christophe Menu vd
Sidejo Parizo
Lando Francio
TTT Oficiala retejo
vdr

L'Association estas unu el la plej gravaj publikantoj kiuj eliris el la nova tajdo de Franc-Belga bildliteraturo en la 1990-aj jaroj, kaj restas tre alte konsiderata,[1] ricevinte nombrajn premiojn en la Angulema Internacia Komiksa Festivalo. Ili estis inter la unuaj kiuj publikigis aŭtorojn kiel Joann Sfar kaj Marjane Satrapi, kaj ankaŭ estas konata ĉar ĝi publikigis franclingvajn tradukojn el la verkoj de nordamerikaj kartunistoj kiel Julie Doucet kaj Jim Woodring.

Artistoj kiuj aperis en L'Association estis Edmond Baudoin, David B., Guy Delisle, Julie Doucet, Patrice Killoffer, Mattt Konture, Étienne Lécroart, Jean-Christophe Menu, Riad Sattouf, Marjane Satrapi, Joann Sfar, Lewis Trondheim, Jim Woodring inter aliaj.

Lapin estas la gazeto el la grupo, kiu montris multajn talentojn de la eŭropa alternativa scenejo.

Notoj redakti

  1. Nevins, Mark D. "L'Association: The Future of Comics?" Expo 2000 (Bethesda, Marilando: The Expo, 2000), pp. 264-266.