Por samtitola artikolo vidu la paĝon Nigra Insulo.

La Nigra Insulo (france L'Île Noire) estas la sepa el la Aventuroj de Tinĉjo, klasika bildrakontaro fare de la belga desegnisto Hergé.

La Nigra Insulo
Origine L'Île Noire
La Nigra Insulo
comic book album
Aŭtoroj
Aŭtoro Hergé
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1938
Eldoninto Esperantix
Eldonejo Casterman
Trajtoj
Paĝoj 62
ISBN 2-907120-01-8
Ĝenro bildliteraturo
Tradukado
Tradukinto Jo-Petro Danvy
Eldonjaro de tradukita versio 1987
vdr

Ĝi estis tradukita en Esperanton en 1987 fare de Jo-Petro Danvy.

Rakonto redakti

Dum unu el siaj promenoj, Tinĉjo kaj Miluo vidas aviadilon kiu ŝajnas havi problemojn. Alproksimiĝante, Tinĉjo estas pafita kaj la aviadilo foriĝas. Post resaniĝo en hospitalo, li ekscias ke la aviadilo kraŝis en Anglio. Tinĉjo iras al Britio, sed en la trajno la policanoj Tsicerono kaj Citserono akuzas lin je atako, kaj li fuĝas. Post misgvidado de la polico, Tinĉjo prenas ŝipon kaj finfine vojaĝas al Anglio, sed bando de krimuloj devigas lin fari sinmortigon. Savita de Miluo, li trovas enigmon en la vrakaĵo de la aviadilo. Sur ĝi estas la nomo de Müller kaj aliaj signoj. Post provado veni al la vojo, li vidas ke proprietaĵo apartenas al kuracisto Müller. Intrigita, li decidas iri spioni, sed falas en kaptilon, kaj Müller provas preni lin al azilo por frenezigi lin. Tinĉjo liberiĝas, kaj okazas batalo en la domo kiu finiĝas en fajro. Tinĉjo postkuras ilin al Skotlando, kie li malkovras ke ekzistas insulo kiu teruras ĉiujn loĝantojn de la regiono. Tinĉjo iras tien kaj malkovras ke kio teruris ilin estas gorilo kiun timigas bojado de Miluo. Tinĉjo malkovras ke tiu insulo estas la ĉefsidejo de bando de monfalsistoj, arestas la tutan bandon kaj kondukas la gorilon al bestĝardeno.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti