Tinĉjo en Tibeto (france Tintin au Tibet) estas la dudeka el la Aventuroj de Tinĉjo, klasika bildrakontaro fare de la belga desegnisto Hergé.

Tinĉjo en Tibeto
Origine Tintin au Tibet
Tinĉjo en Tibeto
comic book album • skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Hergé
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1960
Eldoninto Casterman
Eldonejo Casterman
Trajtoj
Paĝoj 62
ISBN 2-203-00927-6
Ĝenro bildliteraturo
Loko de rakonto FrancioBaratoNepalo • Tibeto • Shishapangma
Tradukado
Tradukinto Hervé Gonin
Eldonjaro de tradukita versio 2005
vdr

Ĝi estis tradukita en Esperanton en 2005 fare de Hervé Gonin.

Rakonto redakti

Dum ferio en la Alpoj kun Miluo, Kapitano Arĥibaldo Hadoko kaj Profesoro Sungirul', Tinĉjo legas la novaĵojn en ĵurnalo pri aviadila akcidento en Himalajo. Baldaŭ poste, li havas sonĝon en kiu lia amiko Ĉang, pafvundita kaj duone entombigita en la neĝo, petas lian helpon de kraŝita aviadilo. Koncernita, Tinĉjo vojaĝas al Katmanduo kun Miluo kaj la kapitano, kiu restas skeptika. Kun la helpo de ŝerpo ili komencas vojaĝon al la kraŝloko. Survoje ili renkontos la Jetion kaj haltos ĉe monaĥejo dum ili devos elteni fortajn neĝajn ŝtormojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti