La Templo de l' Suno

La Templo de l' Suno (france Le Temple du Soleil) estas la dek kvara el la Aventuroj de Tinĉjo, klasika bildrakontaro fare de la belga desegnisto Hergé.

La Templo de l' Suno
Origine Le Temple du Soleil
La Templo de l' Suno
comic book album
Aŭtoroj
Aŭtoro Hergé
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1949
Eldoninto Casterman
Eldonejo Casterman
Trajtoj
Paĝoj 62
ISBN 978-2-203-06067-8
Ĝenro aventura komikso
Loko de rakonto Peruo
Tradukado
Tradukinto Espéranto-France
Eldonjaro de tradukita versio 2013
vdr

Ĝi estis tradukita en Esperanton en 2013 fare de Espéranto-France.

Rakonto redakti

Tinĉjo kaj lia amiko kapitano Hadoko iris al Peruo serĉante profesoron Sungirul'. Tinĉjo trovas lin sur ŝipo Pachacamac, sed la kidnapintoj sukcesas eskapi lin. Tinĉjo ekscias, aliflanke, ke Sungirul' estis kidnapita ĉar li faris sakrilegion (li momente portis mumian braceleton) kaj ke li devos esti mortigita pro tio. Sekvante la spurojn de la kidnapintoj de Sungirul', Tinĉjo kaj Hadoko aŭdas pri la ekzisto de la Templo de l' Suno, la lasta retiriĝo de la inkaa civilizo.

Ili do entreprenas la vojaĝon akompanataj de Zorrino, juna keĉua indiano. Post transiro de la Andoj kaj la Amazona pluvarbaro, ili finfine alvenas al la templo, sed estas siavice kaptitaj fare de la inkaoj. Kondamnitaj esti oferitaj kune kun Sungirul', la tri kunuloj estas hazarde savitaj de eklipso.

Ili forlasas la templon promesante neniam riveli ĝian ekziston, post promeso de la inkaa ĉefo fini la malbenon kiu trafis la sep esploristojn en La Sep Kristalgloboj. Tiel, ĉiu el ili finfine eliras el sia letargio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti