La Vegetarano (koree: 채식주의자) estas triparta drama romaneto verkita de Han Kang. Ĝi eldoniĝis en 2007. Han Kang verkis ĝin surbaze de sia novelo "La frukto de mia virino" (1997). La loko estas hodiaŭa Seulo. La libro rakontas la decidon de Yeong-hye, dommastrino, kiu post koŝmaro pri homa krueleco decidis ekabstini de karnomanĝado, kaj la katastrofaj sekvoj de tiu decido en ŝia persona kaj familia vivo. La dua parto de la romaneto, "Mongolia Marko", gajnis la prestiĝan beletran premion Yi Sang (koree 이상문학상). La Vegetarano estas tradukita en almenaŭ naŭ lingvojn. En 2016 la angla traduko ("The Vegetarian") gajnis la internacian premion Man Booker.

채식주의자
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Han Kang
Lingvoj
Lingvo korea lingvo
Eldonado
Eldondato 30-a de oktobro 2007
Honorigoj The New Vanguard • Internacia Premio Booker
vdr

Fonto redakti

Bazita sur la angla Vikipedio.