Lago de Bret (france Lac de Bret: [lakdöbrE]) estas svisa lago sur la teritorio de komunumo Puidoux, ĉ 3 km norde de lago Lemano. Vintre, ĝia surfaco povas tute glaciiĝi.

Lago de Bret
Lago de Bret, vidata de ĝia suda bordo
Lago de Bret, vidata de ĝia suda bordo
baraĵlago
Areo de la baseno 21 km²
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj CH1903: 548920 / 151616 (mapo)46.5138888888896.7730555555555674Koordinatoj: 46° 30′ 50″ N, 6° 46′ 23″ O; CH1903: 548920 / 151616 (mapo)
Lago de Bret (Kantono Vaŭdo)
Lago de Bret (Kantono Vaŭdo)
DEC
Lago de Bret
Lago de Bret
Map
Lago de Bret
Supermara alteco 674 m
Surfaca areo 36 haf5
Maksimuma longo 1,5 kmf6
Maksimuma larĝo 400 mf7
Akva volumeno 5 000 000 m²dep1f8
Maksimuma profundo 13 mf10
Borda longo1 4,1 km
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Ĝi provizas Laŭzano kaj la Lavaux per trinkebla akvo, po 5 milionoj da m² ĉiuj jaroj. Laŭ la akva depreno, ĝia nivelo povas malaltigi je pluraj metroj.

Antaŭ la fino de la 19-a jarcento, la lago pli similis marĉon ol lagon kun baseno nur 2,5 km²-surfaca provizata nur de pluvo. En 1871 la fervoja kompanio Laŭzano-Ouchy uzis ĝiajn akvojn por movi funikularon en Laŭzano kaj disdonis la troan akvon en la urbo por lavi la stratojn.

En 1875, oni alivojigis la rojon "Le Grenêt" kaj konstruis digon ĉe la suda laga bordo.

En 1975, la ekspluato de la lago estis transdonata al la Servo pri Akvo de Urbo Laŭzano.

La laga akvo necesas speciala purigado, ĉar tiu lago estas en terkultiva regiono (do uzanta sterkojn). Ĝi enhavas tro da diversaj organikaj materioj, da nitrito, amonio, fero kaj mangano; kaj maltro da oksigeno: tio kiu kuntrenas plantoziĝon kaj malbonodoron de ĝia akvo.

Eksteraj ligiloj redakti