Landsee, hungare Lánzsér estas ne memstara vilaĝo en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberpullendorf, en municipo de Markt Sankt Martin. Landeshere germane signifas: lando de la honesto.

Panoramo de Landsee
Fortikaĵo de Landsee inter arboj

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Landsee situas antaŭ montoj 745, 659, 627 m-ojn altaj sur ebenaĵo. Oberpullendorf troviĝas je 18 km-oj.

Historio redakti

Fortikaĵo konstruiĝis supozeble en 1173. La unua skriba mencio pri tio aperis en 1263 en latina formo „Castrum Laanser”. En 1445 aŭstra princo Alberto la 6-a okupis ĝin. Matiaso la 1-a en 1482 donacis ĝin al sia fidelulo. Poste estroj de la fortikaĵo ofte ŝanĝiĝis. En 1620 Gabrielo Bethlen ne povis okupi la fortikaĵon, kiu en 1668 pligrandiĝis. En 1790 pro incendio ĝi ruiniĝis.

La vilaĝo redakti

La vilaĝo estis doganprena loko en 1420, kampurbo en 1482. En 1785 vivis tie 441 homoj en 71 domoj. En 1910 vivis tie 547 homoj, (germanoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1921 Lánzsér apartenis al Hungara reĝlando, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Felsőpulya, poste al Aŭstrio (inter 1938-1945 al Germanio). En 1971 Landsee aliĝis al Markt Sankt Martin.

Vidindaĵoj redakti

Bildaro redakti