Laura Restrepo

kolombia verkisto

Laura RESTREPO Casabianca (Bogoto, 1a de januaro 1950) estas kolombia verkistino kaj ĵurnalisto, speciale konata pro sia romano Delirio, kiu ricevis la Premion Alfaguara (2004) kaj la Premion Grinzane Cavour (2006). Krom romanojn, ŝi verkis eseojn kaj porinfanan libron. Ŝiaj verkoj estis tradukitaj al diversaj lingvoj.

Laura Restrepo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1950 (1950-01-01) (74-jaraĝa)
en Kolombio
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Alma mater Universitato de Andoj (Kolombio) vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • poeto vd
Verkado
Verkoj negra ❦
Delirium vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi laboris ankaŭ kiel ĵurnalisto kaj partoprenis aktive en politiko. Ŝi ludis gravan rolon en la procezo de pacnegocado kun la gerilo dum la 1980-aj jaroj, kio rezultis en ekzilo, de kio ŝi povis reveni nur post la Movado 19 de Abril (M-19) estis leĝigita. Intelektulo kaj maldekstrulo, ŝi defendis la eblojn de la Bolivara revolucio de Hugo Chávez, kondamnis la naciismajn malamojn ĉu el Bogoto kaj Karakaso kaj kreis en la projekto nomita socialismo de la 21-a jarcento. Ŝi loĝas kutime en Meklsiko kun sia meksika koramiko, sed ŝi havas ankaŭ domon en Bogoto.​

Biografio redakti

Ŝia patro estis memlernanto kaj edukis ŝin ekster regulaj lernejoj. Ŝi studis Beletrojn en la Universitato de Andoj, kaj poste politikajn sciencojn; ŝi estis instruistino en Escuela Santa Helena kaj poste, profesorino de Literaturo en la Nacia Universitato de Kolombio kaj en la Universitato Rozario, sed poste ŝi dediĉis sin al la revolucio en Kolombio.

Ŝi aktivis en politiko (ĉefe post la morto de sia patro) en Kolombio, Hispanio kaj Argentino (kontraŭ la militista diktaturo).​ Kiel ĵurnalisto, ŝi veturis al konfliktaj areoj (kiel Nikaragvo). Laborante por la revuo Semana, ŝi kontaktis kun Gabriel García Márquez, kiu konsilis ŝin cele al verkado.

En 1983, dum la registaro de Belisario Betancur, ŝi formis parton de la Komisiono de Paco, Dialogo kaj Verigo, kiu devis negocadi kun la ribela movado M-19. Tiukadre aktivuloj kaj estroj de la M-19 estis murditaj, kaj ŝi devis ekziliĝi en Meksikon, kie ŝi kulaboris kiel kolumnisto en li ĵurnalo La Jornada kaj en la revuo Proceso, ĉiam klopode al la paco kun la M-19, veturante al Hispanio, Centrameriko, Francio ktp. Tiu laboro finiĝis en 1989 kiam tiu movado lasis la armitan lukton por iĝis laŭleĝa politika partio. Laura Restrepo ankaŭ vivis en Argentino kelkajn jarojn dum la diktaturo.​

Verkoj redakti

Romanoj redakti

  • La isla de la pasión (1989)
  • Leopardo al sol (1993)
  • Dulce compañía (1995)
  • La novia oscura (Grupo Editorial Norma, Colombia, 1999)
  • La multitud errante (2001)
  • Olor a rosas invisibles (Editorial Sudamericana, Argentina, 2002)
  • Delirio (2004)
  • Demasiados héroes (2009)
  • Hot sur (2012)
  • Los Divinos (2018)
  • Canción de antiguos amantes (2022)

Noveloj redakti

  • Pecado (2016)

Raportaĵo redakti

  • Historia de una traición (1986). Colombia: historia de una traición, Historia de un entusiasmo (1995)

Aliaj redakti

  • Operación Príncipe (1988), tkun Roberto Bardini kaj Miguel Bonasso.
  • Las vacas comen espaguetis (1989), poezio por infanoj.

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Laura Restrepo en la hispana Vikipedio.