Laura Smet
Laura SMET (naskiĝis la 15-an de novembro 1983 en Neuilly-sur-Seine) estas franca aktorino.
Laura Smet | |||||
---|---|---|---|---|---|
Laura Smet en Festivalo de Cannes
| |||||
Persona informo | |||||
Laura Smet | |||||
Naskiĝo | 15-a de novembro 1983 en Neuilly-sur-Seine | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Johnny Hallyday vd | ||||
Patrino | Nathalie Baye vd | ||||
Gefratoj | David Hallyday • Jade Smett vd | ||||
Edz(in)o | Julien Delajoux | ||||
Amkunulo | Frédéric Beigbeder vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • kantisto • filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 2003– vd | ||||
| |||||
Aktorado | |||||
Pluaj premioj | Premio Romy Schneider, 2004 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi estas la filino de la kantisto Johnny Hallyday kaj la aktorino Nathalie Baye.
Biografio redakti
Kiel adoleskantino, Laura Smet vizitis kursojn de komedio de Raymond Acquaviva. En 2002, dum ŝi partoprenis atelierojn "Emergence", kiuj helpas junajn reĝisorojn realigi siajn projektojn, ŝi estis rimarkita de Olivier Assayas, kiu rekomendis ŝin al Xavier Giannoli, tiam serĉanta la heroinon de sia unua longdaŭra filmo, Les Corps impatients. La filmo estis tre rimarkita, same kiel la interpretado de la komediistino, kiu enkarnigas junan virinon trafitan de kancero. Tiuj unuaj alpaŝoj estis rekompencitaj per Premio Romy Schneider.
En 2010, ŝi kantas On se fait peur (Ni timigas nin) kun sia frato David Hallyday.
Filmaro redakti
Kino redakti
- 2002: Les Corps impatients de Xavier Giannoli
- 2003: La Femme de Gilles de Frédéric Fonteyne
- 2004: La Demoiselle d'Honneur de Claude Chabrol
- 2006: Le Passager de l'été de Florence Moncorgé-Gabin: Jeanne
- 2007: UV de Gilles Paquet-Brenner
- 2007: L'Heure zéro de Pascal Thomas
- 2008: La Frontière de l'aube de Philippe Garrel
- 2010: Pauline et François de Renaud Fély
- 2010: Insoupçonnable de Gabriel Le Bomin
Televido redakti
- 2008: Sang Froid de Sylvie Verheyde
- 2009: Des gens qui passent de Alain Nahum
Dublado redakti
- 2007: Cendrillon & le prince (pas trop) charmant de Paul J. Bolger (voĉo: Cendrillon/Cendy)
Rekompencoj redakti
- 2004:
- Premio Romy Schneider
- Ora stelo de la gazetaro pri franca kino, pro ŝia interpretado en la filmo Les Corps impatients, de Xavier Giannoli.
Eksteraj ligiloj redakti
- Laura Smet en www.commeaucinema.com
- Laura Smet en IMDb Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine