Savigny VD

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Les Humbert)
- La mallongigo VD en Savigny VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Savigny.

Savigny estas komunumo en la distrikto Lavaux-Oron en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 3364 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Savigny
Blazono de Savigny
Blazono de Savigny
Blazono de Savigny
Preĝejo de Savigny
Preĝejo de Savigny
Preĝejo de Savigny
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Lavaux-Oron
Koordinatoj  46° 32′ 18″ N 6° 43′ 55″ O / 46.53833 °N, 6.73194 °O / 46.53833; 6.73194 (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ 18″ N 6° 43′ 55″ O / 46.53833 °N, 6.73194 °O / 46.53833; 6.73194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3364
Areo 16,02 km²
Alteco 793 m super marnivelo
Poŝtkodo 1073
Komunumkodo 5611
Mapo de Savigny
Mapo de Savigny
Mapo de Savigny
vdr

Geografio redakti

La komunumo Savigny situas norde de la baseno de la Lago Lemano sur la akvodislimo inter la riversistemoj de Rodano kaj de Rejno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Savigny kaj la setlejoj Claie aux Moines, Les Humbert, Le Martinet, La Goille, Mollie Margot, La Branche, Nialin kaj Grémaudet.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,02 km², de kiuj 28,1% estas kovritaj de arbaro, 59,2% servas por agrikulturo kaj 12,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Savigny limas en nordo al Montpreveyres, en nordnordoriento al Servion, en oriento al Forel (Lavaux), en sudo al Bourg-en-Lavaux, en sudsudokcidento al Lutry, en sudokcidento al Belmont-sur-Lausanne, en okcidentsudokcidento al Pully, kaj en okcidento al Laŭzano.

Trafiko redakti

Tra Savigny pasas la kantona ĉefvojo de Laŭzano al Oron kaj Bulle. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 4 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Chexbres. Pere de la buslinio n-ro 65 de Laŭzano al Sevion la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Savigny datiĝas el la jaro 1224 Savignie. Dum mezepoko kaj ankaŭ sub la berna regado de §536 ĝis la Helveta Revolucio la setlejoj de Savigny apartenis al la komunumo kaj paroĥo Lutry. En la jaro 1823 Savigny disiĝis de Lutry kaj fariĝis memstara komunumo kaj nur ek tiam la setlejo Savigny disvolviĝis al kerna vilaĝo. Tiu evoluo fortiĝis per la malfermo de tramlinio de Laŭzano al Oron en la jaro 1902, kiu tramo en la 1950-aj jaroj anstataŭiĝis per la loka buso n-ro 65.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti