Leucopternis estas neotropika genro de rabobirdoj de la familio de Akcipitredoj. Ili estas ĝenerale asociaj kun tropikaj aŭ subtropikaj arbaroj, kaj plej parto estas nekomunaj aŭ raraj. Kelkaj havas tre blankan plumaron, kaj kelkaj havas distingajn oranĝajn aŭ ruĝajn vaksaĵojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Leucopternis
Blanka buteo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Buteonenoj Buteoninae
Genro: Leucopternis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Per analizoj de DNA Amaral et al. (2006) trovis, ke la genro Leucopternis, tradicie konsiderata, ne estas monofiletika kaj ke ĝi estas komponaĵo el tri sendependaj stirpoj. Ĝenerale la studo de Lerner et al. (2008), uzinte kaj mitokondriajn kaj nukleajn genojn, konfirmis tiun trovon. La ĉefa blankanigra plumaro kunhavata de kelkaj specioj evoluis almenaŭ dufoje.

Specioj redakti

Tradicie, la genro Leucopternis enhavas la jenajn speciojn, sed ĉar la genro probable estas polifiletika, eble okazos gravaj futuraj ŝanĝoj kaj kelkaj specioj estos movataj al aliaj genroj.

Referencoj redakti

  • Lerner, & Mindell (2008). Molecular phylogenetics of the buteonine birds of prey (Accipitridae). Auk 125: 304-315.
  • Raposo, Miller, Silveira, Bermingham, & Wajntal (2006). Polyphyly of the hawk genera Leucopternis and Buteogallus (Aves, Accipitridae): multiple habitat shifts during the Neotropical buteonine diversification. BMC Evol. Biol. 6: 10