Levi Strauss & Co.


Levi Strauss & Co. (/ˈliːvaɪ ˈstraʊs/ LEE-vy STROWSS; prononcata en la angla: Levi Strauss) estas usona teksaĵa firmao kiu specialiĝas pri produktado de vestaĵoj, ĉefe tiuj faritaj el ĝinzoŝtofo (denimo), sub la varomarko Levi's ˈliːvaɪzde (/Levi/ LEE-vyze) [1].

Levi Strauss & Co.
negocobutikĉenosubtegmenta vendejo • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1853 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio
Fondintoj Levi Strauss vd
Sidejo San-Francisko
Lando Usono
Dungitoj 7 500 (stato: 2018)
Agokampo ĜinzoĜinzoŝtofo
ISIN-kodo US52736R1023
Posedataj kompanioj Levi's vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La kompania ĉefsidejo situas en San-Francisko [2].

Historio redakti

 
La etikedo de Levi's sur la dorso de la pantalono

La firmao estis fondita en Usono en 1853, fare de german-juda enmigrinto nomita Levi Strauss, kiu enmigris al la Okcidenta marbordo de Usono por malfermi teksaĵbutikon kune kun sia frato.

 
La originala Levi Strauss emblemo, 1892

En tiuj tagoj miloj da orserĉantoj venis al la areo kaj kontribuis al la rapida disvolviĝo de Kalifornio. Kun spero de laboro, Levi rimarkis, ke la pantalonoj de la orserĉantoj ne taŭgas por ĉi tiu tipo de laboro, kaj kutime ŝiriĝas post mallonga tempo. Kiel rezulto, la kompanio komencis produkti daŭrajn pantalonojn el kruda ŝtofo (kanvaso). Kvankam la pantalonoj estis sukcese surmerkatigitaj, ili kreis aliajn problemojn por la orserĉantoj pro sia maloportuna naturo.

 
Vendejo en Honkongo

Unu el la klientoj de Strauss estis Jacob Davis, tajloro de Nevado kiu ofte aĉetis ŝtofon de Strauss [3][4]. Post kiam unu el la klientoj de Davis aĉetis ŝtofon multfoje por ripari siajn ŝiriĝintajn pantalonojn, li elpensis la ideon uzi kuprajn najlojn por plifortigi la partojn de la vesto, kiuj tendencas etendiĝi. Ĉar Jacob ne havis la necesan monon por registri patenton por sia invento, li turnis sin al Strauss kaj proponis al li registri la patenton por la invento kune kun li. Strauss akceptis la proponon de Davis kaj la 20-a de majo 1873, patentregistrado numero 139,121 rajtigis "Plibonigon en Fastening Pockets" estis ricevita de la Usona Patentoficejo. Kiel rezulto, la firmao komencis produkti ĝinzon dum la 1870-aj jaroj.

La 26-an de septembro 1902 Strauss mortis en la aĝo de 73 jaroj. La nevoj de Strauss heredis la firmaon post lia morto.

La firmao komencis produkti la modernajn specojn de ĝinzo dum la 1920-aj jaroj [5].

En 1981, la firmao komencis fermi la fabrikojn en Usono kaj iom post iom translokigi produktadon eksterlande por ŝpari produktadkostojn.

La firmao havas plurajn aliajn markojn, la plej konata el kiuj estas "Dokers".

La lastaj du pantalonoj estis kudritaj en Usono en San Antonio , Teksaso en 2004.

Laŭ noto de la firmao mem, en 2015 ĝi havis 12 500 dungitojn, el kiuj 3 700 en Eŭropo kaj tri sekcioj:

  • Levi Strauss Nordameriko, ĉefsidejis en San Francisco
  • Levi Strauss Eŭropo, kun ĉefsidejo en Bruselo
  • Levi Strauss Asia Pacific, ĉefsidejis en Singapuro

Por plia legado redakti

  • Cray, Ed. (1978) Levi's: The Shrink to Fit business that stretched to cover the world. Houghton Mifflin Company. ISBN 0-395-26477-4.


Referencoj redakti

  1. "In the United States Patent and Trademark Office Before the Trademark Trial and Appeal Board – Notice of Opposition", USPTO, 24 December 2019.
  2. Duxbury, Sarah, "Levi Strauss to stay put in San Francisco", July 13, 2009.
  3. Jacob Davis: Pioneer Jewish Tailor of Nevada & His Copper Rivets That Made History. Jewish Museum of the American West. Alirita March 28, 2015.
  4. Levi pants invented in Reno, Nevada. Sierra Sage, Carson City/Carson Valley, Nevada (March 1999). Arkivita el la originalo je March 5, 2012. Alirita March 7, 2018. Arkivigite je 2012-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
  5. History of The Levi's 501 Jeans. Alirita December 9, 2021.

Eksteraj ligiloj redakti