Obadja estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas parto de la Libro de la 12 Profetoj, la t. n. Malgrandaj Profetoj.

עֹבַדְיָה
sankta libro • libro de la Biblio
Aŭtoroj
Aŭtoro Obadja
Lingvoj
Lingvo Biblia Hebrea lingvo
Eldonado
Ĝenro Profetaj Libroj
vdr
Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

Nomo redakti

La libro nomiĝas

  • en la hebrea: עבדיה
  • en la greka Septuaginto (LXX): ΑΒΔΙΟΥ
  • en la latina Nova Vulgato: Prophetia Abdiæ

Ĝi nomiĝas tia, ĉar ĝi prezentas vizion de la profeto Obadja.

Enhavo kaj strukturo redakti

La malgranda libro konsistas el nur unu ĉapitro. Jen ebla dispozicio: [1]

  • Titolo (Oba 1a)
  • La juĝo super Edom (Oba 1b-15)
  • La juĝo super la aliaj nacioj (Oba 16)
  • Savo por Izrael (Oba 17-21)

Notoj redakti

  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.