Liesberg

komunumo de Svislando
Liesberg
Blazono de Liesberg
Naturprotekta areo Andril
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Laufen
Koordinatoj  47° 24′ 18″ N 7° 25′ 48″ O / 47.40500 °N, 7.43000 °O / 47.40500; 7.43000 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 18″ N 7° 25′ 48″ O / 47.40500 °N, 7.43000 °O / 47.40500; 7.43000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1196
Areo 12,49 km²
Alteco 521 m super marnivelo
Poŝtkodo 4253
Komunumkodo 2788
Mapo de Liesberg
vdr

Pri la komunumo redakti

Liesberg estas komunumo en la distrikto Laufen en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1196 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Liesberg situas en la orienta, supra parto de la Laufenvalo sude de la montetĉeno Blauen, ĉe la bordo de la rivero Birs.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Liesberg limas en nordo al Kleinlützel (Kantono Soloturno), en nordoriento al Röschenz, en oriento al Laufen, en sudoriento al Bärschwil (Kantono Soloturno), en sudo al Courroux (Kantono Ĵuraso), en okcidento al Soyhières (Kantono Ĵuraso), kaj en nordokcidento al Roggenburg.

Trafiko redakti

En la stacidomo de Liesberg, kiu situas ĉe la fervojlinio de Bazelo al Delemonto ek de 1993 ne plu haltas pasaĝeraj trajnoj, sed la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio kun la stacidomo de Laufen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Liesberg datiĝas el la jaro 1281 kiel Liesperch.

En mezepoko en Liesberg apartenis al la Baronejo Zwingen, la regejo de la baronoj de Ramstein. Post ties formorto ĝi kun la baronejo transiris al la Princepiskopejo Bazelo, kies voktoj ĝin regis ĝis la Franca Revolucio en la jaro 1792. Liesberg nun fariĝis parto de la Raŭraĥa Respubliko kaj poste kun la Kantono Laufen estis integrita en la franca departemento Mont-Terrible. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la vilaĝon Liesberg al Kantono Berno. En la jaro 1994 ĝi kun la tuta distrikto Laufen aliĝis al Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj ligiloj redakti