Lillian RUSSELL (denaske Helen Louise Leonard; 4a de Decembro, 1860 aŭ 1861 – 6a de Junio, 1922), estis usona aktorino kaj kantistino. Ŝi iĝis unu el la plej famaj aktorinoj kaj kantistinoj de la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj, konata pro sia beleco kaj stilo, same kiel pro sia voĉo kaj lerteco en teatro. Oni povas konsideri ŝin kiel seksosimbolo kiam ankoraŭ ne populariĝis tiu koncepto.

Lillian Russell
Persona informo
Naskonomo Helen Louise Leonard
Naskiĝo 4-an de decembro 1861 (1861-12-04)
en Clinton
Morto 6-an de junio 1922 (1922-06-06) (60-jaraĝa)
en Picburgo
Mortis per malsano vd
Tombo Allegheny Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Subskribo Lillian Russell
Familio
Patro Charles Egbert Leonard vd
Patrino Cynthia Leonard vd
Gefratoj Susanne Westford vd
Edz(in)o Edward Solomon • Alexander Pollock Moore vd
Amkunulo Diamond Jim Brady vd
Infanoj Dorothy Russell vd
Profesio
Alia nomo Lillian Russell vd
Okupo aktoro • operkantisto • teatra aktoro • filmaktoro • sufrageto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
En opero Patience, 1882.

Russell naskiĝis en Clinton, Iovao, sed edukiĝis en Ĉikago. Ŝiaj gepatroj separiĝis kiam ŝi estis 18-jaraĝa, kaj ŝi translokiĝis al Novjorko kun sia patrino. Ŝi ekludis profesie ĉirkaŭ 1879, kantante por Tony Pastor kaj ludante rolojn en komedia opero, inklude verkojn de Gilbert kaj Sullivan. Komponisto Edward Solomon kreis rolojn en kelkaj el siaj komediaj operoj por ŝi en Londono. En 1884, ili revenis al Novjorko kaj geedziĝis en 1885, sed en 1886, Solomon estis arestita pro bigamio. Dum multaj jaroj, ŝi estis la plej elstara kantistino de operetoj kaj de muzika teatro en Usono, ludante kontinue laŭlonge de la fino de la 19-a jarcento.

En 1899, ŝi aliĝis al la kompanio Weber and Fields' Music Hall, kie ŝi stelulis dum kvin jaroj. Post 1904, ŝi ekhavis voĉajn malfacilaĵojn kaj ŝanĝiĝis al dramaj roloj. Ŝi poste revenis al muzikaj roloj en vodevilo kaj retiriĝis el ludado ĉirkaŭ 1919. Russell geedziĝis kvarfoje, sed ŝia plej longa rilato estis kun Diamond Jim Brady, kiu eltenis ŝian ekstravagancan vivostilon dum kvar jardekoj. En postaj jaroj, ŝi verkis gazetan kolumnon, defendis la virinan balotrajton, estis popula prelegantino, kaj kontribuis al la aprobado de la restrikta enmigra leĝo de 1924.

Literaturo redakti

  • Brough, James H. Miss Lillian Russell: A Novel Memoir (NY: McGraw-Hill Companies, 1978) ISBN 0-07-008120-4
  • Fields, Armond (2008). Lillian Russell: A Biography of "America's Beauty". Jefferson: Mcfarland. ISBN 978-0-7864-3868-6.
  • Morell, Parker. Lillian Russell: The Era of Plush (NY: Random House, 1940).
  • O'Connor, Richard. Duet in Diamonds: The Flamboyant Saga of Lillian Russell and Diamond Jim Brady in America's Gilded Age (NY: Putnam, 1972).
  • Schwartz, Donald, & Bowbeer, Anne. Lillian Russell: A Bio-Bibliography (Greenwood Publishing, 1997) ISBN 978-0-313-27764-1