Listo de britaj flagoj

Listartikolo en Vikipedio

La suba tabelo montras la evoluon de la brita flago.

Standardo de Britio redakti

Flago Dato Funkcio Priskribo
  1801– Union Jack, flago de Britio Surmetaĵo de la skota blanka kruco de Sankta Andreo sur blua fono, de la irlanda ruĝa kruco de Sankta Andreo sur blanka fono kaj de la angla ruĝa kruco de Sankta Georgo. Tiun flagon oni nomas la Union Jack.

Standardoj de la landopartoj de Britio redakti

Flago Dato Landoparto Priskribo
  13-a jarcento Flago de la reĝlando Anglio Ruĝa kruco de Sankta Georgo sur blanka fono
  1973 – Flago de la provinco Nord-Irlando Ekde 1973 oni uzas oficiale la Union Jack. Respublikanoj uzas la flagon de Irlando, reĝsubtenantoj la ruĝmanan flagon de Ulster.
  9-a jarcento Flago de la reĝlando Skotlando Blanka kruco de Sankta Andreo sur blua fono
  1959 – Flago de la dukejo Kimrio Ruĝa grifo sur verd-blanka fono

Flagoj de teritoriaj rekte sub la brita krono redakti

Manikinsuloj (krondependejoj) redakti

Flago Dato Teritorio Priskribo
Flago de Alderney Ruĝa kruco sur blanka fono kun la blazono de Alderney en la centro
  1985 – Flago de Guernsey Ruĝa kruco de Sankta Georgo sur blanka fono kun centra ora kruco
  Flago de Herm Ruĝa kruco sur blanka fono kun blazono de Herm en la maldekstra supra parto
  Flago de Jersey Ruĝa kruco de Sankta Andreo sur blanka fono kun kronita blazono de Anglio en la supera centro
  Flago de Sark Ruĝa kruco sur blanka fono kun du leonoj en la maldekstra supra parto. Fakte tio estas la persona flago de la senjoro de Sark.

Kornvalo (dukejo) redakti

Flago Dato Teritorio Priskribo
  1800 - Flago de Kornvalo, konita ankaŭ kiel flago de Sankta Piran blanka kruco sur nigra fono

Manksinsulo (krondependejo) redakti

Flago Dato Teritorio Priskribo
  Flago de la Manksinsulo Centre de la ruĝa flago troviĝas kelta triskelo (3 kruroj, prezentitaj triangule)

Standardoj de la britaj transmaraj teritorioj redakti

Flago Dato Teritorioj Priskribo
  1960 – Akrotiri kaj Dekelia (britaj militejoj sur la insulo Kipro) Estas uzata la Union Jack.
  1990 – Flago de Angvilo Blue Ensign kun la blazono de Angvilo (3 delfenoj )
  1910 – Flago de Bermudo Red Ensign kun la blazono de Bermudo (leono, ŝildo kaj surstrandiginta ŝipo)
  1963 – Flago de la Brita Antarkta Teritorio (internacie ne agnoskita, vidu Antarkta traktato) White Ensign sen kruco de Sankta Georgo kun la blazono de la Brita Antarkta Teritorio
  1960 – Flago de la Britaj Virgulininsuloj Blue Ensign kun la blazono de la britaj Virgulininsuloj (virgulino kun olelampo sur verda fono, ĉirkaŭita de dek olelampoj kaj la frapfrazo VIGILATE)
  1990 – Flago de la Brita Hindoceana Teritorio 6 bluaj ondolinioj sur blanka fono, Union Jack kaj palmo kun krono
  1958 – Flago de la Kajmaninsuloj Blue Ensign kun la blazono de la Kajmaninsuloj (testudo, ananaso, angla leono, 3 steloj, bluaj ondolinioj kaj frapfrazo: HE HATH FOUNDED IT UPON THE SEAS)
  1948 – Flago de la Falklandoj Blue Ensign kun la blazono de la Falklandoj (virŝafo, blublankaj ondolinioj, velŝipo kaj frapfrazo: Desire the right)
  1948 – Komercflago de la Falklandoj Red Ensign kun la blazono de la Falklandoj
  1948 – Flago de la Guberniestro de la Falklandoj Union Jack kun centra cirklita blazono de la Falklandoj
  Flago de Ĝibraltaro Blanka flago kun ruĝa strio malsupre, centre ruĝa tritura fortikaĵo kun ora ŝlosilo
  Flago de Moncerato Blue Ensign kun la blazono de Moncerato (nigra latina kruco, kun verdvestita virgulino, kiu tenas harpon sur helblubruna fono)
  1984 – Flago de la Pitkarna insularo Blue Ensign kun la blazono de la Pitkarna Insularo
  1984 – Flago de Sankta Heleno Blue Ensign kun la blazono de Saint Helena (trimasta velŝipo kies malantaŭa flago estas la angla kruco de Sankta Georgo sur verda akvo antaŭ krutaj klifoj kaj supra birdo)
  2002 – Flago de Tristan da Cunha (apartenas al Sankta Heleno) Blue Ensign kun la blazono de Tristan da Cunha (fiŝkaptista boato super mara krono, 4 albatrosoj en ŝildo ĉirkaŭita de 2 omaroj, frapfrazo: Our faith is our strength')
  1985 – Flago de Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj Blue Ensign kun la blazono de Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj
  1968 – Flago de la Turkoj kaj Kajkoj Blue Ensign kun la blazono de la Turkoj kaj Kajkoj (konko, omaro kaj kakto sur okroflava ŝildo)

Servo- kaj komercoflagoj redakti

Flago Dato Funkcio Priskribo
  1801 Blue Ensign – Mara servoflago (ekde 1864 ) Union Jack sur blua fono. La bluo de la fono estas tiu de la Union Jack.
  1801 Red Ensign – Komerca flago (ekde 1864) Union Jack sur ruĝa fono. La ruĝo de la fono estas tiu de la Union Jack.
  White Ensign – Mara militflago Union Jack sur la flago de Anglio.
  Flago de la brita armeo Krono kun leono sur 2 krucitaj glavoj kaj ruĝa fono
  1921 Flago de la Royal Air Force (reĝa aerarmeo) Union Jack sur blua fono. La bluo de la fono estas pli hela ol tiu de la Union Jack. Dekstre troviĝas la kokardo - tri samcentraj cirkloj, la ekstera blua, la meza blanka kaj la centra ruĝa).
  Flago de la civila aviado Union Jack sur blua fono. La bluo de la fono estas pli hela ol tiu de la Union Jack. Centre troviĝas blua kruco de Sankta Georgo, blanke ĉirkaŭita, simila al tiu de la angla flago. La bluo de la kruco estas tiu de la Union Jack.
Flago de la civilprotektorganizo Union Jack sur flava fono. La dekstra malsupra parto estas blua kia la Union Jack.
  Pilota flago Blanke ĉirkaŭita Union Jack
  Flago de la Lord-Lieutenant-oj Union Jack kun krono kaj glavo
  Flago de la helpŝipoj de la mararmeo Blue Ensign kun ora ankro dekstre
  Flago de la britaj konsulejoj Union Jack kun centra ora krono

Reĝaj standardoj redakti

Reĝino Elizabeto la 2-a redakti

Flago Dato Uzo Priskriboj
  1826 Reĝa standardo uzita en Anglio, Nord-Irlando kaj Kimrio Maldekstre supre kaj dekstre malsupre troviĝas la blazono de Anglio, maldekstre malsupre la blazono de Nord-Irlando kaj dekstre supre la blazono de Skotlando
  1826 Reĝa standardo uzita en Skotlando Maldekstre supre kaj dekstre malsupre troviĝas la blazono de Skotlando, maldekstre malsupre la blazono de Nord-Irlando kaj dekstre supre la blazono de Anglio
  1952 - Flago de Elizabeto la 2-a, uzita de la reĝino kiel estro de la Komunumo de Nacioj Kronita ora litero 'E', ĉirkaŭita de girlando de oraj rozoj sur blua fono

Princo de Kimrujo redakti

Flago Dato Uzo Priskriboj
Standardo de la Princo de Kimrujo, uzita en Anglio kaj Nord-Irlando Kunmetaĵo de la blazono de la Princo de Kimrio, la reĝa blazono de Britio kaj la reĝa blazono de Kimrio.
  Standardo de la Duko de Kornvalo 15 oraj cirkloj sur nigra fono
  Standardo de la Duko de Rothesay En la unua kaj kvara kvarono troviĝas la blazono de la princo de Skotlando, en la dua kaj tria la titolo de la senjoro de la insuloj, en la centro la blazono de la heredonto de la Reĝo de Skotlando
Dosiero:Prince of Wale's Flag for use in Wales.gif 1962 - Standardo de la Princo de Kimrujo, uzata en Kimrujo La blazono de la princejo de Kimrujo kun la blazono de la princo de Kimrujo en la centro

Eksaj reĝaj standardoj redakti

Flago Dato Uzo Priskriboj
  14061603 Flago de la Tudor-anoj La angla blazono, kvaronita de la standardo de la franca reĝo - la Fleur-de-Lis simbolas la postulon de la franca trono.
  1814 - 1837 Reĝa standardo de la Domo de Hanovro inter 1814 kaj 1837 Blazono de la reĝo Georgo la 3-a, en la unua kaj kvara kvarono troviĝas po tri leonoj prezentantaj Anglion, en la dua la blazono de Skotlando, en la tria la blazono de Irlando kaj en la centro la blazono de Hanovro (dinastio)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti