Listo de hungaraj loknomoj kun "nádasd"

Listartikolo en Vikipedio

La hungara nomparto nádasd devenas de "nad" = kano. Multaj loknomoj en la iama Hungara reĝlando portis tiun ĉi nomon. Pro la tutlanda poŝta servo oni distingis ilin, aldonante pliajn nompartojn.

Pro la disdivido de Hungario en 1919 parto de la lokoj nun situas en Aŭstrio, RumanioSlovakio. Tri el la slovakiaj loknomoj uzas la slovakan vorton trstena, kiu same signifas "kano". La nomo de la aŭstria loko Rohrbach enhavas la samsignifan germanan vorton Rohr.

Hungara nomo alia nomo nuna lando regiono
Abaújnádasd Trstené pri Hornáde Slovakio Regiono Košice
Alsónádasd Nădăștia de Jos Rumanio Distrikto Hunedoara
Árvanádasd Trstená Slovakio Regiono Žilina
Borsodnádasd Hungario Borsod-Abaúj-Zemplén
Csallóköznádasd Trstená na Ostrove Slovakio Regiono Trnava
Egyházasnádas Podskalie Slovakio Regiono Trenčín
Felsőnádasd Nădăștia de Sus Rumanio Distrikto Hunedoara
Fraknónádasd Rohrbach bei Mattersburg Aŭstrio Burgenlando
Görgénynádas Nadășa Rumanio Distrikto Mureș
Hadadnádasd Nadișu Hododului Rumanio Distrikto Satu Mare
Mecseknádasd Hungario Baranya
Nádasd Hungario Vas
Nádasdia Nădăștia Rumanio Distrikto Alba
Nádasdladány Hungario Fejér
Nádaspapfalva Popești (Cluj) Rumanio Distrikto Cluj
Szepesnádasd Hincovce Slovakio Regiono Košice
Szilágynádasd Nadiș Rumanio Distrikto Sălaj
Tornanádaska Hungario Borsod-Abaúj-Zemplén

Similan nomon havas Nádasdaróc, rumane Dorolțu, en Rumanio (distrikto Cluj).

Hungara nomo alia nomo nuna lando regiono
Magyarnádas Nădășelu Rumanio Distrikto Cluj
Nádasdaróc Dorolțu Rumanio Distrikto Cluj
Nádasd Trstené Slovakio Regiono Liptov

(Tiu ĉi artikolo en sia unua versio uzis informojn en la artikoloj pri la diversaj lokoj.)

Eksteraj ligiloj redakti