Llanos de Cáceres

komarko en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Llanos de Cáceres (en Esperanto "Ebenaĵo de Cáceres") estas natura areo aŭ distrikto de la regiono de Ekstremaduro (Hispanio) en ties norda provinco de Cáceres. Ĝi situas en kaj kovras pli-malpli duonon de la administra komarko Cáceres, sed ne miskompreniĝu esti tia administra komarko.

Llanos de Cáceres
Natura areo
administra teritoria unuo [+]

Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
- koordinatoj39° N, 6° U (mapo)39.44976877-6.24679929Koordinatoj: 39° N, 6° U (mapo)


Llanos de Cáceres (Ekstremaduro)
Llanos de Cáceres (Ekstremaduro)
DEC
Llanos de Cáceres
Llanos de Cáceres

Llanos de Cáceres (Hispanio)
Llanos de Cáceres (Hispanio)
DEC
Llanos de Cáceres
Llanos de Cáceres

Map
Llanos de Cáceres
vdr

La areo estas konsiderata kaj deklarita Zono de Speciala Protektado de Birdoj (ZEPA) en 1989.

Geografio redakti

Etenda areo de ebenaĵoj kun mildaj deklivoj kiu etendiĝas ekde Brozas ĝis Trujillo, ĉe la duonebenaĵo de Cáceres kiuj estas enmarkitaj de la montoj de la Sierra de San Pedro, natura suda fino de Los Llanos.

Limoj redakti

Norde la riveroj Taĵo kaj Almonte intermetiĝas antaŭ la deklivoj de la montaretoj kiuj komencas en Gredos kaj Villuercas kaj dekliviĝas al terenoj malpli krutaj. Sierra de Fuentes estas la ĉefa montareto ene de la ebenaĵo, kiel granda insuloa ene de paŝtejoj. En la centro de Los Llanos troviĝas la Akvorezervejo de Guadiloba, kun specifa formo de drako kaj kiu havigas akvon por la urbo Cáceres.

La protektita spaco por birdoj inkludas bonkvalitajn zonojn por birdoj (ĉefe stepbirdoj, otidoj, cikonioj, rabobirdoj ktp), kiuj estas grandparte limigitaj de la riveroj Tamuja kaj Almonte.

La surfaco de la ZEPA inkludas iom pli da 70.000 ha apartenantaj al la municipaj teritorioj de Cáceres, Sierra de Fuentes, Torreorgaz, Torrequemada, Torremocha kaj Aldea del Cano.

Municipoj redakti