Montánchez

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Montánchez estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Montánchez
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10170
Retpaĝaro montanchez.es
Demografio
Loĝantaro 2 057  (2008)
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 14′ N, 6° 9′ U (mapo)39.225-6.1525Koordinatoj: 39° 14′ N, 6° 9′ U (mapo) [+]
Alto 705 m [+]
Areo 112,66 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Montánchez (Ekstremaduro)
Montánchez (Ekstremaduro)
DEC
Montánchez
Montánchez
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Montánchez (Hispanio)
Montánchez (Hispanio)
DEC
Montánchez
Montánchez
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montánchez [+]
vdr

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas montanchegos. La censita populacio en 2008 estis de 2.057 loĝantoj.

Situo redakti

Montánchez estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Montánchez, kies centro ĝi estas je altitudo de 705 m sur monto; je 46 km de Cáceres, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 112,66 km². Ĝi limas kun:

Geografio redakti

La sierra de Montánchez havas pinton en la monto Monte Viejo (MontancilMonte Tances, de kie devenus la nomo de Montánchez) je 998 m de alto; el tiu montoj separiĝas la du basenoj kiuj formas la regiono Ekstremaduro nome Taĵo kaj Gvadiano, kaj la vilaĝo estas defendita de kastelo okcidente, en la supermara alto 713.

La montaro estas ĉirkaŭata de vitejoj, olivarbaroj, porkejo kaj kabanoj; la bazaj produktoj estas la jenaj: vino, olivoleo kaj ŝinkoj kiuj tradicie estis el la plej famaj en Hispanio.

Historio redakti

La deveno de la vilaĝo estas tutcerte antaŭromia, ĉar tipaj dometoj ankoraŭ tipaj rilatas al ŝtonaj konstruaĵoj de Neolitiko. La fondo de la vilaĝo estis romia same kiel la ekkonstruo de la kastelo. En la 11a jarcento kaj 12a jarcento la kastelo kaj vilaĝo estis foje de araboj foje de kristanoj. En 1228 okazis la batalo de Mérida kie Alfonso la 9-a, reĝo de Leono, venkis la islaman senjoron de Andaluzio, Badajoz, Montánchez kaj Mérida; post la konkero de Mérida kaj de Badajoz Montánchez restis izolita en la regiono kaj estis konkerita de la leona reĝo kiu en 1230 donis ĝin al la Ordeno de Santiago kaj ties superulo Pedro González Mengo. Granda parto de la konkero de la sudo de la regiono el islamanoj estis iniciata el tiu kastelo de Montánchez. Dum la 15a jarcento la nobeluloj kiuj hegemoniis en la kastelo ankoraŭ ludis gravan rolon en la enlandaj militoj kiuj okazis en la lando. En la 17a jarcento, precize en 1619 la kastelo servis kiel prizono por Rodrigo Calderón, protektita de la Duko de Lerma, kiu poste estis ekzekutita. Kiel konsekvenco de la militoj kontraŭ Portugalio el 1653 la kastelo restis neloĝebla.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado (porko). Industrio de la vino, oleo kaj ŝinkoj kaj aliaj produktoj de la porko. Proksima banloko. Rezidejoj por rura turismo.

Demografia evoluo redakti

Demografia evoluo de Montánchez inter 1991 kaj 2007

1991 1996 2001 2004 2005 2007

2487 2306 2141 2046 2153 2063

Festoj redakti

  • Tre famaj kaj tipaj karnavaloj.
  • La Kruco en majo.

Eksteraj ligiloj redakti