Lorcán Ó hUiginn

Lorcán Ó hUIGINN (1910-6an de decembro 1985) naskiĝis en Irlando, kie li estis motoro en la Dublina grupo, kaj enmigris al Kanado kiel plenkreskulo.

Lorcán Ó hUiginn
Persona informo
vdr

Irlando redakti

Li ekstudis Esperanton kiam li aĝis 16 jarojn. En 1927, li estis juna ŝtatservisto, kaj aliĝis al la Irlanda Esperanto-Asocio, kies Prezidanto tiutempe estis F. R. A. McCormack kaj post nelonge fariĝis ĝia Prezidanto. Li fariĝis ĉefdelegito de UEA kaj eldonis du gazetojn, La Kolombo por la interna movado kaj Irlando Vokas Vin por la eksterlandaj irlandaj esperantistoj.

En decembro 1933 Lorcán Ó hUiginn ekinstruis Esperantan kurson en la School of Commerce, Parnell Square.

Dum longa tempo Lorcán estis stenografisto en la Dáil (La Parlamento de la Respubliko de Irlando). Li instruis Esperanton al aliaj stenografistoj. Tiutempe estis Esperanto-grupo en la Parlamentejo.

En la periodo 1937 – 1939 li disaŭdigis serion da paroladoj de Radio Eireann en Esperanto, pri la vivo, kutimoj kaj konataj homoj de Irlando. Oni ricevis multajn leterojn de diversaj Eŭropaj landoj laŭdante la programojn. Oni ofte vigligis ilin per muziko kaj kantoj kaj ili pliboniĝis dum la tempo pasis. Lorcán Ó hUiginn ankaŭ uzis Esperanton por komercaj aferoj kaj tradukis korespondadon por firmoj. Li fondis Komercan Klubon por tia agado.

La unua postmilita Universala Kongreso okazis en Berno, Svislando, en 1947. El la 1370 partoprenantoj estis 5 irlandanoj, inter ili Lorcán Ó hUiginn kaj Liam Ó Cuirc.

Kanado redakti

Li prezidis la Kanadan Esperanto-Asocion (1966-1971) kaj estis elektita ties Honora Membro en 1981.