Lorenz HÜBNER (naskiĝinta la 2-an de aŭgusto 1751 en Donauwörth, mortinta la 9-an de februaro 1807 en Munkeno) estis katolika racionalisto, publicisto kaj tradukisto (el la itala kaj la franca).

Lorenz Hübner

Vivo redakti

Estante filo de oficiro li studis en Amberg kaj fariĝis en 1768 jezuito. En 1774 li ricevis la ordinacion sacerdota kaj iĝis en Burghausen instruisto pri la lingvoj franca kaj itala, samloke en 1776 profesoro pri retoriko. En 1779 transprenis li la ĉefredaktadon de "Münchner Staatszeitung" kaj de "Münchner gelehrte Beiträge". Decembre de 1783, pro naŭzo pri vehementa malŝatiĝo en Munkeno, li preferis iri al Salcburgo kiu regis la moderna ĉefepiskopo kaj princo Hieronymus von Colloredo. Tie ĉi li de 1784 ĉefmoderigis la gazeton "Oberdeutsche Staatszeitung" kiu kunlaboris kun "Salzburger Intelligenzblatt" kaj "Monatliche Gelehrten-Beiträge zur Literatur Oberösterreichs", de 1791 krome "Räsonnierendes Magazin des Wichtigsten aus der Zeitgeschichte". Inter 1788 kaj 1799 Hübner ankaŭ responsis pri la gravega periodaĵo "Oberdeutsche allgemeine Literatur-Zeitung" kiu estis malfermita al ĉio moderna, ekz. ankaŭ al ideoj de Immanuel Kant kaj ade diskutadis la idealismon de Schelling, Fichte kaj poste de Hegel. Al ĝi kontribuadis i.a. Jakob Salat, Aloys Sandbüchler kaj Augustin Schelle. La kritiko pri enekleziaj malbonoj kaj malmodernoj estis de alta nivelo.[1]

La ĉefaj malamikoj de Hübner estis ene de aŭgsburgaj teologaj rondoj ĉirkaŭ Joseph Anton Weißenbach. Samtempuloj komparis Hübner kun aliaj gravuloj kiel Joseph Valentin Eybel, Karl Joseph Huber, Kaspar Royko, Kaspar Ruef kaj Marx Anton Wittola.

Honoroj redakti

  • membreco de Bayerische Akademie de Wissenschaften (1799)
  • strato Hübnergasse en la salcburga urbokvartalo Riedenburg

Verkoj (elekto) redakti

  • Der phil. Geist unseres Jh., 1780
  • An Verführer u. Verführte, Nachtrag zu d. Vorbothen d. Neuen Heidenthums, 1781 (kontraŭ J. A. Weißenbach)
  • Dringende Vorstellung an Vernunft u. Menschlichkeit um Aufhebung d. Cölibats, 1782
  • Beschreibung d. hochfürstl. …Residenzstadt Salzburg, 1792/93
  • Beschreibung d. Erzstiftes u. Reichsfürstenthums Salzburg, 1796
  • Beschreibung d. Kurbaier. Haupt- u. Residenzstadt München u. ihrer Umgebungen, 2 Abt., 1803/05
  • (eldoniste) Physikal. Tageb. f. Freunde d. Natur, 1784-88 / Salzburger Musenalm. 1787-1788

Fonto redakti

  • Brandl, Manfred, "Hübner, Lorenz". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 9 (1972), p. 721-722 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Direblas ke "Oberdeutsche allgemeine Literatur-Zeitung" intelektuale estis la plej grava organo de la germana katolika racionalismo. Ĝi ekzistis ĝis 1812.