Luciano Bianciardi

Luciano BIANCIARDI (14-a de decembro 1922 en Groseto - 14-a de novembro 1971 en Milano) estis itala verkisto, tradukisto kaj ĵurnalisto.

Luciano Bianciardi
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1922 (1922-12-14)
en Groseto
Morto 14-an de novembro 1971 (1971-11-14) (48-jaraĝa)
en Milano
Tombo Cemetery of Misericordia vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de PizoScuola Normale Superiore di Pisa • Carducci-Ricasoli vd
Familio
Amkunulo Maria Jatosti vd
Infanoj Ettore Bianciardi • Luciana Bianciardi • Marcello Jatosti vd
Profesio
Okupo lingvistoĵurnalistoverkistotradukistobibliotekistoinstruisto • filmaktoro vd
Verkado
Verkoj La vita agra ❦
Il lavoro culturale ❦
L'integrazione ❦
La battaglia soda ❦
Aprire il fuoco vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis unu de la fundamentaj figuroj de la itala kulturo dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Ribelulo kaj romantikulo, anarkiema kaj revoluciema, Bianciardi estis varia kaj fekunda: krom verkisto, li estis bibliotekisto, profesoro, eldonisto, ĵurnalisto kaj tradukisto (li subskribis centon da tradukoj de kelkaj el la plej gravaj usonaj verkistoj, i.a. Faulkner, Steinbeck, Miller kaj Bellow).

En 1951, li akceptis la postenon de direktoro ĉe la Biblioteko Chellian de Grosseto, duondetruita per la bombadoj kaj la inundado de 1946, kaj kreis Bibliobus, kamioneton plenigitan kun la libroj de la biblioteko kiu vojaĝas tra la kamparo de Grosetano kaj atingas pli izolitajn lokojn. Li aktive partoprenas en filmklubo, organizis seriojn de konferencoj kaj debatoj. Kune kun Carlo Cassola, kiu en tiuj jaroj vivis en Groseto, li partoprenis en la kreado de la "Movado de Popola Unueco".

Verkaro redakti

Lia plej fama kaj plej grava verko estas La vita agra (La amara vivo), publikigita en 1962 kaj iĝis furorlibro en Italio. La verko estis tradukita en multajn lingvojn. Ĝi ankaŭ estis adaptita al filmo en 1964.

Krom romanoj li ankaŭ verkis mallongajn rakontojn.

Eseoj redakti

  • (1956) I minatori della Maremma (La ministoj de Maremma), kun Carlo Cassola
  • (1960) Da Quarto a Torino (De Quarto ĝis Torino), romano pri la 19-a jarcento
  • (1969) Daghela avanti un passo! (Hastu, paŝon antaŭen!)
  • (1969) Viaggio in Barberia (Ekskurso al Barbario), vojaĝlibro

Vojaĝlibro redakti

  • (1972) Garibaldi (1972), biografio de la itala gvidanto por libereco.

Mallongaj rakontoj redakti

  • Il Peripatetico e altre storie (La Peripatetiko kaj aliaj rakontoj), Rizzoli, 1976.
  • La solita zuppa e altre storie (La kutima supo kaj aliaj rakontoj), Bompiani, 1994.

La kompletaj rakontoj, en kronologia sinsekvo, estis publikigitaj unuafoje en 2005 en la menciita volumo L'Antimeridiano.

Romanoj en la itala redakti

  • (1957) Il lavoro culturale (La kultura laboro), lia debuta romano kvazaŭ biografia.
  • (1960) L'integrazione (La Integriĝo), aŭtobiografia verko en kiu li priskribas la vivon en la urbego.
  • (1962) La vita agra (Vivo Agaca), furioza kaj amara satiro pri la itala ekonomia miraklo de la 60-aj jaroj
  • (1964) La battaglia soda (La peniga batalo)
  • (1969) Aprire il fuoco (Ekpafi)

Tradukoj al Esperanto redakti

La itala eldonejo ExCogita, direktita de Luciana Bianciardi, publikigis la tradukon al Esperanto de kvar romanoj de Bianciardi.

  • La kultura laboro (originalo: Il lavoro culturale), ExCogita, Milano, 2007; traduko de Pier Vittorio Orlandini, 119 paĝoj, ISBN 9788889727430[1]
  • Vivo agaca (originalo; La vita agra), ExCogita, Milano, 2008; traduko de Pier Vittorio Orlandini, 158 paĝoj, ISBN 9788889727690[2]
  • La integriĝo (originalo: L'integrazione), ExCogita, Milano, 2011; traduko de Carlo Minnaja kaj P.V. Orlandini,112 paĝoj, ISBN 9788896678220[3]
  • Ekpafi (originalo: Aprire il fuoco), ExCogita, Milano, 2011; traduko de Carlo Minnaja kaj P.V. Orlandini, 205 paĝoj, ISBN 9788896678237[4]

Kompleta verkaro (itale) redakti

  • L'antimeridiano. Opere complete. Volume primo, Isbn edizioni & exCogita, 2005. ISBN 978-88-7638-030-3.
  • L'antimeridiano. Opere complete. Volume secondo, Isbn edizioni & exCogita, 2007. ISBN 978-88-7638-039-6.

Tradukoj redakti

Por la eldonejo Giangiacomo Feltrinellis li tradukis The Scourge of the Swastika de la angla aŭtoro Edward Russel. Li tradukis ankaŭ verkojn de bonkonataj verkistoj kiel ekzemple Jack London, William Faulkner, John Steinbeck, Saul Bellow, kaj Henry Miller.

Li tradukis al la itala ankaŭ la libron Brave New World Revisited de Aldous Huxley kaj la romanon Little Big Man (1964) de Thomas Berger.

 
Bildo el la filmo Il Merlo maschio de Pasquale Festa Campanile

Filmoj redakti

  • La vita agra (1964) de Carlo Lizzani, kun Ugo Tognazzi kaj Giovanna Ralli.
  • La itala erotika komedia filmo "ll merlo maschio" (La maskla merlo, tradukita ankaŭ kiel 'La nuda violonĉelo') el jaro 1971 estas bazita sur la rakonto Il merlo maschio estas adaptado de la rakonto Il complesso di Loth (La komplekso de Loth) de Luciano Bianciardi kaj kiu akceptis la rolon de violonĉelisto Mazzacurati por la filmo. La filmo nun estas konsiderata kulto en diversaj mondopartoj kaj tradukita al deko da lingvoj.

Referencoj redakti

  1. (eo) La kultura laboro, Libroservo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), 2006, 2007,
  2. (eo) Vivo agaca, Libroservo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), 2008
  3. (eo) La integriĝo, Libroservo de Universala Esperanto-Aoscio (UEA).
  4. (eo) Ekpafi, Libroservo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), 2011

Eksteraj ligiloj redakti

(itala) Fondumo Luciano Bianciardi

(itala) Tradukoj de Luciano Bianciardi Arkivigite je 2022-12-22 per la retarkivo Wayback Machine