Ludwig Mooser, laŭ la hungarlingve kutima nomordo (ekde 1864 li oficiale uzis tiel) Mooser Lajos estis aŭstrohungara orgenfaristo, uzinestro. Antaŭ 1845 li uzis sian personan nomon en formo Louis.

Ludwig Mooser
Ludwig Mooser
Ludwig Mooser
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1807 (1807-01-30)
en Vieno
Morto 22-an de majo 1881 (1881-05-22) (74-jaraĝa)
en Hatvan
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo Piankonstruisto
vdr
Orgeno de Kecskemét
Orgeno de Sárospatak

Ludwig Mooser naskiĝis la 30-an de januaro 1807 en Vieno, li mortis la 22-an de majo 1881 en Eger.

Biografio redakti

Ludwig Mooser devenis el aŭstra orgenfarista dinastio. Li lernis la metian en la familio. En sia aĝo 16 laŭ la kutimoj li estis vaganta metilernanto, poste li akiris licencon. En 1827 li malfermis metiejon pri pianoj kaj orgenoj en Salcburgo. Li akiris renomon en riparo de orgeno en Salcburgo. Dum la kulmino en la metiejo laboris 50 laboristoj jare produktantaj 120 orgenojn kaj 200 pianojn. Krom la fervojo li profitis la ŝipojn sur Danubo. Helpe de Danubo li atingis Hungarlandon kaj en Primasa Baziliko de Sankta Adalberto kaj Dipatrino li kreis orgenon, poste en aliaj lokoj. Fine li uzis la hungaran nomformon. Lia edzino naskis plurfoje, inter ili tri estis almenaŭ plenaĝaj kaj helpis en la orgenuzino. En 1863 li vidviĝis, ricevis hungaran ŝtatecon, poste li laboris en Eger. Laŭ priskribo li ne parolis hungare (tamen kelkajn frazojn kaj esprimojn), sed li havis hungarecajn vestojn, dancis ĉardaŝon kaj ŝatis vinojn de Eger.

Elektitaj produktitaj orgenoj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti