Preĝejo Sankta Maria (Gyula)
Preĝejo de Sankta Maria (Kana Dipatrino) estas romkatolika historia monumento en urbo Gyula. En Hungario nur tie havas preĝejo titolon Kana Dipatrino. Ekde 1949 la preĝejo estas ankaŭ pilgrimloko.
Paroĥa preĝejo de Sankta Maria (Kana Dipatrino) | |
---|---|
Preĝejo de Sankta Maria (Kana Dipatrino) en Gyula
| |
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Gyula |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Békés |
Dato de konsekro | 1823 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1775–1777 |
Specifo | |
Enhaveco | 400 sidlokoj |
Longo | 50 m |
Larĝo | 16 m |
Alto | 43 m (turo); 15 m (interne la navo) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
La preĝejo estis konstruita en 1770-aj jaroj. Bildo de la ĉefaltaro pri Sankta Maria estis pentrita en 1778. Oni formis novan flankan kapeleton pri Kana Dipatrino en 1951.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en mezo de la urbo. Ĝi havas turon en mezo de la fasado, sube estas la enirejo. Proksime situas skulptaĵo pri Vilmos Apor. Post la unusola navo duonronda absido troviĝas. Bildoj de la flankaj altaroj prezentas Sanktan Annan, Sanktan Georgon, Sanktan Franciskon, Sanktan Jozefon. Sur la baldakeno sekpentraĵoj estas videblaj.
Pilgrimejo redakti
Por la katolikoj la urbo estis grava katolika centro jam antaŭ la turkoj. Oni konis ankaŭ sanktan bildon, kiu perdiĝis. Tiu ne forgesiĝis, baldaŭe oni konis legendon, ke Dipatrino diris al iu, ke la bildo estas en la kanaro. Tiutempe Gyula havis grandan marĉon kun kanaro. En 1949 episkopo deklaris la preĝejon pilgrimloko.