Kalvinana preĝejo (Sárospatak)

Kalvinana preĝejo en Sárospatak

La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento en Sárospatak (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Sárospatak
Kalvinana preĝejo en Sárospatak
Kalvinana preĝejo en Sárospatak
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sárospatak
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17761781
Specifo
Enhaveco 1500 sidlokoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Sárospatak, Lórántffy Zsuzsanna utca, 2
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri protestanta predikisto en tiu loĝloko okazis en 1538. La kalvinanoj uzis la fortikaĵan kirkon, sed en 1671 la katolikoj reakiris ĝin. Inter 1703 kaj 1705 la protestanta diservo okazis en la altlernejo, poste ili konstruis malgrandan lignan kirkon, poste en 1726 jam pli grandan kun kapacito de ĉiuj studentoj. La nun videbla preĝejo jam el ŝtonoj estis konstruita inter 1776-1781. En la 19-a jarcento pluraj trakonstruoj okazis ekzemple en 1827 kaj 1895, intertempe en 1834 tertremo kaŭzis damaĝojn. La kirko estis plene renovigita en la jaroj 2017 kaj 2018.

Ludwig Mooser kreis la orgenon en 1871, ĝi estis renovigita en 2009. La orgeno konformas al koncertoj.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto, sed en la korto troviĝas ankaŭ la paroĥo. La fasado estas simetria, tamen nevidebla pro la antaŭa domo. Meze la turo plene reliefas. La ĉefnavo havas 2 du flankonavojn. La absido estas oklatera. Interne en la galerio foje ekspozicioj estas videblaj.

Fontoj redakti