Luterana preĝejo (Szekszárd)
La luterana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Szekszárd (Hungario).
Luterana preĝejo de Szekszárd | |
---|---|
La luterana preĝejo en Szekszárd
| |
Luterana kirko | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szekszárd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Tolna |
Konsekrinto | Béla Kapi |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Loránd Friedrich |
Konstrustilo | novklasikismo |
Konstruado | 1924–1928 |
Specifo | |
Enhaveco | 140 personoj |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Szekszárd, Bajcsy-Zsilinszky u. 2. |
Historio redakti
La luteranoj apartenis al la kalvinana grupo en Szekszárd dum la historiaj temploj. La aparta luterana grupo fondiĝis en 1908. Kirko kun pastra loĝejo estis konstruita inter 1924 kaj 1928. La orgeno estis konstruita ĉirkaŭ 1800 kaj venis el Bonyhád en 1931. Ĝi estis renovigita inter 1989-1991.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas malsimetria, ĉar maldekstre la kvadrata turo altiĝas. Kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo. La altara bildo prezentas Jesuon. La vitraloj estis kreitaj en 1938 kaj prezentas la 4 evangeliistojn, apostolon Paŭlo kaj Martenon Luteron.
Fontoj redakti
- hungare kun foto Arkivigite je 2023-04-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto
- hungare kun foto