La rivereto Mümling longas pli-malpli 50 km kaj donas nomon al la valo Mümlingtal en la mezmontaro Odenwald en suda Hesio kaj la pleja nord-okcidento de Bavario. Ĝi fontas en Beerfelden meze de la mezmontaro kaj fluas en la Majnon ĉe Obernburg.

Mümling
rivero
Bazaj informoj
Situo Hesio kaj Bavario (Germanio)
Longeco 49,7 km
Fluo
Fonto en Beerfelden
- Alteco super marnivelo 400 m
- Koordinatoj 49° 34′ 6″ N, 8° 58′ 31″ O (mapo)49.5683333333338.9752777777778
Enfluejo en la riveron Majnon ĉe Obernburg
- Alteco 117 m
- Koordinatoj 49° 49′ 54″ N, 9° 8′ 38″ O (mapo)49.8316666666679.1438888888889
Altecodiferenco 283 m
Geografio
Trairataj urboj vidu tekste
Map
Mümling
vdr
fonto de la rivereto en Beerfelden
la Mümling en Erbach

Komunumoj trafluataj redakti

Beerfelden, Erbach, Michelstadt, Bad König, Höchst im Odenwald, Breuberg, Mömlingen, Obernburg

Nomo redakti

La romianioj nomis la rivereton Nemaninga, kaj dum la 9-a jarcento post Kristo ĝi menciiĝas kiel Mimininga. La nomo Mümling apartenas al la t.n. "pra-eŭropa grupo de rivero-nomoj", kaj ĝi estas paralela formo de la rivero-nomo Nemunas (germane Memel, pole Niemen ktp).

Rilatoj al Esperanto redakti

Ĉe la urboparto Zell de Bad König la rivereton de okcidente enfluas la rojo Brombach, ĉe kiu vivas la esperantisto kaj eksa prezidanto de Germana Esperanto-Asocio Andreas Emmerich kun sia familio, kiu profesie laboras en la urbocentro de Michelstadt, proksime de la baseno de la rivereto Mümling. Plue en la urbeto Bad König la rivereto preterfluas la ejon de la Germana Esperanto-Kongreso de 2005. Post sep kilometroj da plia akva vojo, apudrivere en la loĝloko Höchst im Odenwald inter la jaroj 2001 kaj 2007 vivis kaj laboris la esperantisto kaj kuracisto Thomas Pusch kun sia familio.