Manuel Zapata Olivella

kolombia verkisto kaj antropologo

Manuel ZAPATA Olivella (Lorica, Kordovo, Kolombio, 17a de marto 1920 - Bogoto, 19a de novembro 2004) estis kolombia kuracisto, antropologo kaj verkisto. Li estas konsiderata unu de la plej gravaj reprezentantoj de la kulturo de Afrikkolombianoj pro siaj klopodoj disvastigi, registri kaj konservi ĝin pere de literaturo, socia esplorado, gazetartikoloj, akademiaj eventoj kaj programoj de televido kaj radio. Li publikigis ok romanojn, tri vojaĝrakontojn, membiografion kaj centojn da eseoj, artikoloj, kronikoj kaj rezencojn en ĵurnaloj, revuoj kaj akademiaj publikaĵoj. Li estas speciale fama pro literaturaj verkoj kiel "Changó, el gran putas", "Chambacú, corral de negros" kaj "En Chimá nace un santo".

Manuel Zapata Olivella
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1920 (1920-03-17)
en Santa Cruz de Lorica
Morto 19-an de novembro 2004 (2004-11-19) (84-jaraĝa)
en Bogoto
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Alma mater Nacia Universitato de Kolombio vd
Familio
Gefratoj Delia Zapata Olivella • Juan Zapata Olivella vd
Profesio
Okupo antropologo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Manuel Zapata Olivella el familio de miskrasuloj, edukiĝis en Cartagena de Indias, en la marbordo de la Kariba Maro de Kolombio. Lia familio rilatis kun literaturo, muziko, kulturo kaj popola religieco de la kolombia Karibio. Lia patro estis instruisto, kiu devis rezisti premojn fare de la tiam konservisma registaro.

En la 1940-aj jaroj, li studis medicinon en la Nacia Universitato de Kolombio kaj ekesploris pri kolombiaj muziko kaj folkloro. Samtempe li partoprenis en aktiveco kontraŭ rasismo farita kontraŭ afrikkolombianoj. Inter 1943 kaj 1947, Manuel veturis tra Kolombio, Centrameriko, Meksiko kaj Usono, dum plenumis tre diversajn profesiojn, inter kiuj estis kuracisto, ĵurnalisto kaj boksisto. Tiom diversaj spertoj kondukis lin al ampleksa verkagado. Li veturis ankaŭ al Ĉinio en epoko de Mao Ze Dong, kie li konis Pablo Neruda kaj Jorge Amado.

El la 1950-aj jaroj kaj fruaj 1960-aj jaroj, Manuel ekesploris pri etnografio, veturis kaj publikigis studojn pri la kulturoj de afrikkolombianoj; li estis profesoro en kelkaj universitatoj de Usono, Kanado, Centrameriko kaj Afriko; helpis en la organizado de la unua kongreso pri kolombia kulturo kaj en Folklora Servo. Paralele, li publikigis librojn. En 1957, li konis Rosa Bosch, kiu iĝis lia dua edzino la 23an de decembro 1960. En 1965, helpite de Rosa Bosch, Manuel fondis la revuon pri literaturo Letras Nacionales, en kiu kunlaboris gravaj verkistoj; ĝi daŭris 20 jarojn, kun 46 numeroj publikigitaj inter konstantaj interrompoj pro financaj malfacilaĵoj.

El la 1970-aj jaroj li aktive agadis en organizado de kongresoj pri kulturo, folkloro, etnologio ktp. En tiu epoko lie estis ankaŭ skabeno en sia denaska Lorica, Kordovo. En la 29a de majo 1982, lia aviadilo kraŝis dumfluge kun armea aviadilo, sed neniu mortis, kaj ĉiuj liaj samveturantoj estis savitaj el akvo fare de lokaj fiŝkaptistoj. El la 1980-aj jaroj li aktive agadis en radio. Dum la 1990-aj jaroj, Manuel suferis kirurgiajn operaciojn kaj ekonomiajn malfacilaĵojn, sed fine de la jardeko li plue veturis tra Kolombio, Usono kaj Eŭropo.

Publikigita verkaro redakti

Romanoj redakti

  • 1947 - Tierra Mojada
  • 1953 - He visto la noche
  • 1958 - Los Pasos del Indio
  • 1960 - La calle 10
  • 1963 - Detrás del rostro - Premio Esso.
  • 1963 - Chambacú, corral de negros - Mencio en la Premio Casa de las Américas, 1963
  • 1964 - En Chimá nace un santo
  • 1983 - Changó, el gran putas
  • 1983 - Historia de un Joven Negro
  • 1993 - Hemingway, el cazador de la muerte

Teatro redakti

  • 1955 - Hotel de vagabundos
  • 1958 - Los pasos del indio
  • 1971 - Caronte liberado

Noveloj redakti

  • 1949 - Pasión vagabunda
  • 1955 - China 6 a.m.
  • 1961 - Cuentos de muerte y libertad
  • 1962 - El cirujano de la selva
  • 1962 - El galeón sumergido[1]
  • 1967 - ¿Quién dio el fusil a Oswald?
  • 1990 - Fábulas de Tamalameque

Membiografio redakti

  • 1988 - ¡Levántate mulato! "Por mi raza hablará el espíritu". Bogotá: Rei Andes.

Eseoj redakti

  • 1972 - Tradición oral y conducta en Córdoba
  • 1974 - El hombre colombiano
  • 1997 - La rebelión de los genes

Gazetartikoloj redakti

  • 1962 - Los ritmos populares[2]
  • 2010 - Por los senderos de sus ancestros: textos escogidos (1940 - 2000)

Referencoj redakti

  1. Olivella, Manuel Zapata (1962). «Cuento: El galeón sumergido». Boletín Cultural y Bibliográfico 5 (04): 486-488. ISSN 2590-6275. Konsultita la 10an de januaro 2020.
  2. Olivella, Manuel Zapata (1962). «Los ritmos populares». Boletín Cultural y Bibliográfico 5 (11): 1498-1499. ISSN 2590-6275. Konsultita la 10an de januaro 2020.

Bibliografio redakti

  • Afro-Hispanic Review, #20:1 (2001) ISSN 0278-8969
  • Antonio D. Tillis: Manuel Zapata Olivella and the "Darkening" of Latin American Literature. ISBN 0-8262-1578-5
  • Captain-Hidalgo, Yvonne: The Culture of Fiction in the Works of Manuel Zapata Olivella. ISBN 0826208916
  • Zapata Olivella, Manuel y Alonso Jiménez, El extraño espejo de la soledad, Bogotá, Colombia. Liga Latinoamericana de Artistas, serie Ex libris.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Manuel Zapata Olivella en la hispana Vikipedio.