Masakro de Sinĝar

Amasa genocido kaj kidnapo faritaj de IŜIS en 2014

La masakro de Sinĝar (kurde Komkujiya Şengalê) markis la komencon de la genocido de jezidoj fare de la terorisma organizaĵo "Islama Ŝtato", la mortigo kaj forkapto de miloj de jezidoj, viroj, virinoj kaj infanoj. Ĝi okazis en aŭgusto 2014 en la urbo kaj samnoma distrikto Sinĝar (kurde شنگال aŭ Şingal, arabe سنجار, latinliterigite Sinĝar, sirie ܫܝܓܪ, latinliterigite Ŝingar) en la Gubernio Ninivo de Irako kaj estis farita de la armita grupo kiu mem nomas sin Islama Ŝtato de Irako kaj SirioIslama Ŝtato de Irako kaj Levantenio (mallongigataj IŜIS aŭ IŜIL). La masakro komenciĝis kiam la terorisma grupiĝo atakis kaj konkeris la urbon Sinĝar, plejparte loĝatan de jezidoj, kaj najbarajn urbojn la 3-an de aŭgusto 2014, dum ĝia ofensivo de Norda Irako.

la urbocentro de Sinĝar en 2019, post la detruoj de la "Islama Ŝtato"

La 8-an de aŭgusto 2014, la armeoj de Usono kaj Britio reagis per aviadilaj atakoj kontraŭ unuoj kaj konvojoj de la "Islama Ŝtato" en norda Irako, kiuj kaŭzis armean intervenon de pluraj landoj kontraŭ la "Islama Ŝtato".

La 17-an de decembro 2014, fortoj de la kurdaj Peŝmerga, do la armeo de Aŭtonoma Regiono Kurdistano, PKK kaj Protektaj Taĉmentoj de la Popolo komencis la Sinĝar-ofensivon kun la subteno de usonaj kaj britaj aviadilaj atakoj. Tiu ofensivo rompis la truptransportajn vojojn de la "Islama Ŝtato" kaj provizoliniojn inter Mosul kaj Ar-Raka, la plej grandaj grandurboj en la areo tiutempe kontrolita per la organizaĵo Islama Ŝtato.