Michel DERDEVET, naskiĝinta en Beziers la 18-an de julio 1960 estas entreprenestro kaj specialigita eseisto pri energia kaj eŭropaj politikoj, prezidanto de la pensfabriko Confrontations Europe[1].

Michel Derdevet
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1960 (1960-07-18) (63-jaraĝa)
en Béziers
Lingvoj francaangla
Ŝtataneco Francio
Alma mater HEC Paris • University of Montpellier 1
Okupo
Okupo entreprenisto • akademiulo • eseisto
TTT
Retejo http://www.michel-derdevet.com
vdr

Profesia biografio redakti

Diplomita pri publika juro de la Universitato de Montpellier, Michel Derdevet komencis sian karieron kiel konsilisto sine la kabineto de la prezidanto de la departementa konsilio de Hérault, Gerard Saumade, en 1983, antaŭ aliĝi la kabineto de Martin Malvy ŝtata sekretario pri energio de 1984 ĝis 1986 kiel komisiito.

Sekve li okupas diversajn postenojn en EDF (nacia franca firmao de elektro), notinde kiel ĝenerala kundelegito pri komunaĵaj aferoj de elektro de Francio de 1998 ĝis 2000. De 1992 ĝis 1993, li estis kabinetestro de Martin Malvy, kiu estis proparolanto de la registaro kaj budĝetministro. Poste, li estis kabinetestro de Christian Pierret kaj ministro de industrio de 1997 ĝis 1998.

De 2000 ĝis 2012, li estis membro de la ekzekutiva komitato kaj direktoro de la komunikado kaj publikaj aferoj de RTE. Li donis en 2015, raporton titolita “L’Energie, l’Europe en réseaux” (la energio, Eŭropo en retoj) al prezidento François Hollande.

Li estis ĝenerala sekretario kaj membro de la direktoraro de Enedis de januaro 2013 ĝis novembro 2019. En majo 2019, li estis komisiita pri analizo de diversaj eŭropaj modeloj de transporto kaj disdono de elektro de la ministro de la ekologia kaj solidara transiro, François de Rugy.

Poste lia eliro de Enedis, li iĝis prezidanto de la pensfabriko Confrontations Europe kaj poste ĉefa konsilisto de EY Parthenon, strategia fako de la grupo EY, en novembro 2020. Li iĝis prezidanto de la Domo de Eŭropo de Parizo en 2021 kaj profesoro en la Kolegio de Eŭropo en Bruĝo.

Honoraĵoj redakti

Verkoj redakti

  • Énergie, pour des réseaux électriques solidaires, verko skribita kun Alain Beltran kaj Fabien Roques, eldono Descartes & Cie, 2017
  • Énergie, l'Europe en réseaux, raporto donis al prezidento en 2015 [2]
  • L'avenir énergétique, cartes sur table, verko skribita kun Jean-Marie Chevalier kaj Patrice Geoffron, eldono Gallimard, 2012
  • L’Europe en panne d’énergie, eldono Descartes & Cie, 2009[3]
  • Les réseaux électriques au cœur de la civilisation industrielle, verko skribita kun Christophe Bouneau kaj Jacques Percebois, Timée-Éditions, 2007[4]

Referencoj redakti