Monaĥejo Ilfeld (germane: Kloster Ilfeld) estis klostro de la premonstratoj en Ilfeld, Germanujo. Ĝi troviĝis sur alteco de 250 metroj en la Bere-valo ĉe la suda landlimo de harco, ĉ. 10 km norde de Nordhausen.

Ilfeld ĉ. 1900 – malfone la lernejkomplekso estiĝinta el al iama klostro

Historio redakti

Donacfondis la klostron en la jaro 1189-a la sur Burgo Honstein (apud Neustadt) rezidinta grafo Elger la 2-a (Ilfeld-Hohnstein) kaj ties edzino Lutrude. La malavara fondinto mortis jam en la 13.1.1190 kaj la finkonstruo klostra iĝis sub la posteulo Elger la 3-a. Tiam multe da materialo de la jam antaŭe forlasita Ilburg-kastelo uzitis kio ebligis tre rapidan finkonstruon. Reĝo Henriko la 6-a konfirmis la donacon en dokumento de la 16.11.1190, skribita en Saalfeld. Tiam la unuaj kanoniko el Pöhlde jam estis alvenintaj.

En 1246 faritis granda alikonstruo kaj la ŝanĝo de la iama konvento je abatejo. Sekve Ilfeld iĝis ĉefa loko ene de la sep distriktoj premonstrataj en Centra Eŭropo (Ilfeldia). En la 20.5.1322 la grafoj de Hohnstein vendis la komunumon Ilfeld-Wiegersdorf al la monaĥoj kaj en 1385 fonditis memstara vilaĝo Ilfeld antaŭ la klostraj pordegoj. En letero adresita al lia abata moŝto Friedrich von Rüstefeld, kun la dato de 17.9.1385 la grafoj permesis la fondon. Ankaŭ vilaĝoregularo permesitis en 1423 fare de abato Henriko. Tiutempe la abatejo estis ekonomie tre flora havante ampleksajn terenojn.

 
Mezepoka baptujo, hodiaŭ en Nordhausen

Dum la kamparanaj ribeloj, en majo 1525 marodis tie kamparanoj kaj eĉ rezidis tie kelke da tempo. Saĝe abato Bernardo jam antaŭe estis foriginta altvaloraĵojn kaj dokumentojn je Hohenstein-kastelo. La lasta abato, Thomas Stange, iĝis protestanto kaj responsis pri la neniigo klostra dum samtempa ŝanĝo en lernejon; instruado surloke funkciis ĝis 1944. Inter 1629 kaj 1631 oni eĉ intencis revivigi la klostran vivon. La posedaĵojn, i.a. pli ol 1500 hektaroj, restis en la manoj de la Duklando Brunsvigo-Luneburgo venonte poste je la Klostra ĉambro de Hanovro.

De la iamaj klostraj konstruaĵoj, por la multo da ali- kaj novkonstruoj kvazaŭ nenio konserviĝis. La baptujo estas nun en la Katedralo Sankta Kruco (Nordhausen). Surloke staras hodiaŭ kliniko (Neanderklinik Harzwald GmbH). Antaŭe tie estis fama gimnazio Pädagogium kie instruistis i.a. Heinrich Ludolf Ahrens, Friedrich August Wolf kaj Christoph Wilhelm Mitscherlich.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Carsten Berndt: Die Antiquitates Ilfeldenses von Johann Georg Leuckfeld aus dem Jahr 1709 und deren Fortsetzung bis 1750. Ĉe: Beiträge zur Geschichte von Stadt und Landkreis Nordhausen, Bd. 40, Nordhausen 2015, p. 5–24, ISBN 978-3-939357-26-1
  • Bouterwek (eld.): Michael Neander's Bericht vom Kloster Ilfeld. Ein Beitrag zur Geschichte des 16. Jahrhunderts. Ilfeld: Schulprogramm 1872/73 (Digitalisat)
  • C. Köhler: Ilfelder Regesten. Auszüge aus den Urkunden des ehemaligen Prämonstratenser-Klosters Ilfeld am Harz. Eldonis Walter Brandt. Ilfeld 1932
  • Johann Georg Leuckfeld: Antiquitates Ilfeldenses oder Historische Beschreibung des Closters Ilfeld/Praemonstratenser Ordens: Worinnen von dieses Stiffts-Alter/ Landes-Gegend/ Orthe/Nahmen ... u.s.w. ausführlich gehandelt wird; Aus raren Manuscriptis und bewehrten Historicis zusammen getragen/ auch mit dienlichen Anmerckungen/ Diplomatibus, Briefen, Registern u. Kupfern erleutert; Welchem noch beygefüget ist des berühmten Professoris Laurentii Rhodomanni Ilfelda Hercynica. Quedlinburg 1709 ULB Halle.

Eksteraj ligiloj redakti

51.5841110.7866