Monda pralingvo

hipoteza komuna pralingvo de ĉiuj homaj lingvoj
Genealogia arbo de la homaro
Pra homo sapiens
Afrikanoj

Kojsana


Kongo-Saharanoj

Niĝerkonga



Nilo-sahara




Ne-Afrikanoj
Sudorientaj azianoj kaj Pacifikaj
Pacifikaj
Hindo-pacifika

Papua




Aŭstralia



Aŭstrika


Aŭstralazia



Mjaŭ-jaŭa Miaa-miena



Ĉinotibeta



Aŭstro-Tajoj

Kradaja (Dajaj)



Aŭstronezia







Eŭraziaj
Eŭrazi-Amerikaj

Afrikazia



Dravida



Kartvela



Amerinda


Nostrata

Hindeŭropa



Urala



Altaja



korea, japana, ajnua,



Ĉukotko-kamĉatka



Eskimo-aleuta




Dene-kaŭkaza

Na-denea



Eŭska



Buruŝaska



Nahala



Jeniseja


Kaŭkazia

Nordokcidenta kaŭkazia



Nordoridenta kaŭkazia







La "arbo" estas konstruita laŭ genetikaj esploroj kiuj evidentigis kiuj homgrupoj estas parencaj inter si, kaj en kiu ordo okazis la disiĝoj. La "folioj" estas provizitaj de la lingva klasifikado, ĉar la rezultoj de genetikaj kaj lingvistaj esploroj grandparte forte koincidas. (laŭ Luca Cavalli-Sforza)

La esprimo monda pralingvo aŭ eĉ monda protolingvo [1] koncernas hipotezan plej lastan komunan praulon de ĉiuj lingvoj de la mondo – antikva pralingvo el kiu deriviĝas ĉiuj nunaj lingvoj, ĉiuj lingvofamilioj kaj ĉiuj mortintaj lingvoj konataj de la lastaj 6000 jaroj de registrita historio.

Enkonduko redakti

Lingvoscienco en la 18-a jarcento ekevidentigis ke oni povas ordigi lingvojn en familiojn. La unuaj evidentigitaj lingvofamilioj estis la hindo-eŭropa kaj ties subfamilioj latinida, ĝermana, slava, kelta, irana ktp. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj lingvistoj penis ordigi ĉiujn lingvojn de la mondo en familiojn kaj iom post iom konstruiĝis arbosimila bildo de la lingva taksonomio kun supozitaj ĉefbranĉoj kiaj la nostrata, la afroazia aŭ la eŭrazia, grandaj branĉoj kiaj hindeŭropa, bantua, urala, altaja, amerinda, malgrandaj branĉoj kiaj latinida, ĝermana kun branĉetoj kiuj arigas dialektojn kaj subdialektojn. Tamen la lingvosciencistoj en tiuj jarcentoj opiniis ke ĉiuj el tiuj superfamilioj estas definitive sendependaj, kaj eĉ la franca societo pri lingvistiko en 1866 en siaj statutoj malpermesis ĉiun ajn esploron pri ebla parenceco inter la diversaj lingvofamilioj de la mondo. Generacioj da lingvistoj do edukiĝis kun tiu kredo kaj eĉ tiu malpermeso, kiu epistemologie similas al la mondkoncepto antaŭ la kopernika revolucio: same kiel ŝokis la samtempulojn de Koperniko ke la tero povus ne esti la centro de la kosmo, la lingvistoj malakceptis ke ĉiuj lingvoj de la mondo povus esti parencaj, kio malkongruas kun la antaŭjuĝo ke la hindeŭropa lingvaro estus supera al ĉiuj aliaj lingvofamilioj. Fakte temis pri defendo de profunde rasisma eŭropcentra mondkoncepto. Tamen laŭlonge de la 20-a jarcento lingvoesploristoj iom post iom evidentigis parencecon de konataj lingvofamilioj kiujn ili ekgrupigis en grandajn superfamiliojn. Lasta ŝtupo de tiu proceso estas la hipotezo ke ĉiuj lingvoj de la mondo fontas el unu nura pralingvo. Tiu hipotezo estis forte kontraŭbatalita de la plej multaj lingvosciencistoj. Tamen fasko da argumentoj apogas tiun hipotezon :

  • esploristoj evidentigis kelkajn radikojn spureblajn en lingvoj el ĉiuj lingvofamilioj de la mondo
  • arkeologiaj kaj biologiaj genetikaj esploroj evidentigis la verŝajnecon de la dissemado de la tuta nuna homaro el unu sola lulilo
  • hipotezo ke la homaro reduktiĝis al nur kelkaj miloj (eble eĉ nur dumil) individuoj antaŭ 70000 jaroj forte pledas por la hipotezo de la pralingvo

La ideo redakti

Laŭ lingva unugenezeco[2], monda pralingvo estus hipoteze parolata proksimume 50 ĝis 100 jarmilojn antaŭ la nuna tempo, la tempo supozata de arkeogenetikistoj por la kladogeneza disiĝo de ĉiuj prauloj de ĉiuj homoj hodiaŭ vivantaj. Tamen, estas neniu garantio ke la monda pralingvo estus pli juna aŭ pli maljuna ol tio, tiel konsiderante kladogenezon netaŭga por difini antikvecon de lingvoj.

Cetere ĝi ne nepre estus la unua lingvo iam parolata, sed nur la plej lasta komuna praulo de ĉiuj lingvoj nun konataj, kaj fontus jam el longa antaŭa evoluo, kaj eĉ estus ekzistinta apud aliaj lingvoj el kiuj restis neniaj spuroj en historiaj tempoj. Ekzemple estas diskutite ĉu la Neandertalaj homoj estis parolkapablaj. Se jes, plej verŝajne ilia lingvo ne fontus de la supre difinita pralingvo. Krome, se ili havis lingvon, tio estus argumento favora al la aserto pri ekzisto de pralingvo, neniel priskribante ties formon, ĉar tio implicus ke la origino de la lingvo antaŭas la homan kladogenezan disiĝon.

Multaj disputas al la subkuŝanta teorio pri unugenezo la supozon ke ĉiuj konataj lingvoj ja derivas el komuna praulo, sugestante ke lingvoj povus esti disvolviĝintaj en apartaj grupoj de prahomoj el pralingvaj komunikrimedoj, konsekvence disputante la ekziston de monda pralingvo, aŭ almenaŭ ŝovante la atenton al glotogoniaj demandoj [3]. Ĉi tiu debato temas precipe pri la difino de la vorto lingvo, kaj ĉu la komuniksistemo uzata de homoj en la tempo de la mitokondria Evo [4] povas esti nomata lingvo en ties baza signifo.

Historio redakti

En 1917 la rusa lingvisto Nikolaj Jakovleviĉ Marr prezentis lingvounugenezan teorion kiu reduktas ĉiujn modernajn lingvojn al kvar praaj fontoj. Surbaze de esploroj de Vladislav Illich-Svitych [5], la usona lingvisto Joseph Greenberg [6] asertis ke oni povas montri malproksimajn rilatojn uzante disputitan aliron kiun li nomis amasa leksika komparo [7]. La lingvoj estas komparitaj uzante limigitan aron da vortoj (inkluzive de funkciaj vortoj kaj afiksoj) simple nombrante la kognatojn . Li eluzis tiun metodon por establi klasifikon de la afrikaj lingvoj. Lia verko vekis konsiderindan intereson ekster la komunumo de la lingvistoj. Ĝi daŭre estas multe debatata.

Sergei Starostin [8] [9] singarde sugestis kelkajn radikojn de la "borea lingvaro [10]" la supozita praulo de diversaj lingvofamilioj de la norda hemisfero; eblaj etimologiaj kongruoj inter la kvar laŭ lia vidpunkto plej grandaj makrofamilioj de la Malnova Mondo, Eŭrazia lingvaro [11], Afroazia lingvaro [12], Ĉino-Kaŭkaza lingvaro [13], Aŭstrika lingvaro [14] kun eblaj paraleloj kun Amerinda lingvaro kaj aldono de pluraj afrikaj lingvofamilioj, sed rimarkigante ke estas tiam multe tro frue por paroli pri rekonstruita Borea pralingvo [15], ne menciante mondan pralingvon.

Merritt Ruhlen [16] estas unu el la plej laŭtaj kaj disputataj subtenantoj de la hipotezo pri monda pralingvo.

Rekonstruo redakti

La kompara metodo [17] estas tekniko uzata de lingvistoj por pruvi genezan rilaton inter lingvoj. Uzante tiun metodon lingvistoj povas provi rekonstrui pralingvon el ĝiaj diversaj idoj. Kognatoj estas vortoj kiuj havas komunan originon. Ekzemple angla mouse germana Maus sveda mus rusa myš' (мышь) pola mysz greka mys (μυς). Uzante la komparan metodon lingvistoj konkludis ke en la Hindeŭropa pralingvo la vorto por 'muso' estis mūs. Iuj lingvistoj identigis tion kion laŭ ilia aserto estas eblaj kognatoj kiuj povus pruvi la ekziston de monda pralingvo. Joseph Greenberg [6] proponis uzi kernon de 300 vortoj kiuj laŭ lia sento konsistigas la kernon de ĉiuj lingvoj. Tio entenas pronomojn kaj nomojn de korpopartoj kaj de familianoj. Li kredis ke tiu kernaj vortoj ŝanĝiĝas multe malpli rapide ol aliaj kaj estas bonaj indikiloj por geneza rilato inter lingvoj.[18]

La sekvanta tabelo montras kelkajn radikojn de diversaj lingvofamilioj, kiuj montras similecon.[19] La simbolo V reprezentas nedifinitan vokalon.

lingvo Kiu? Kio? Du Akvo Unu/Fingro Brako-1 Brako-2 kurbi/genuo Haro Vagino/Vulvo Flari/Nazo
Kojsana !kū ma /kam k´´a //kɔnu //kū ≠hā //gom /´u !kwai ĉ'u
Nilo-sahara na de ball nki tok kani boko kutu sum buti ĉona
Niĝerkonga nani ni bala engi dike kono boko boŋgo butu
Afrikazia k(w) ma bwVr ak’wa tak ganA bunqe somm put suna
Kaŭkazia min ma yor rts/q'a ert t'ot' qe muql toma put´ sun
Dravida yāv irantu nīru birelu kaŋ kay menda pūta počču ĉuntu
Eŭrazia [20] kwi mi pālā akwa tik konV bhāghu(s) bük(ä) punče p'ut'V snā
Dene-kaŭkaza [21] kwi ma gnyis ʔoχwa tok kan boq pjut tshām put´i suŋ
Aŭstrika [22] o-ko-e m-anu ʔ(m)bar namaw ntoʔ xeen baγa buku śyām betik ijun
Hindo-pacifika [23] mina boula okho dik akan ben buku utu sinna
Aŭstralia ŋaani minha bula gugu kuman mala pajing buŋku puda mura
Amerinda kune mana p'āl akwā dik'i kano boko buka summe butie ĉuna)

Kelkaj el la hindoeŭropaj vortoj, kiuj fontas el vortoj en tiu tabelo estas qui (Latina), who (angla), aqua (Latin), digit, bough (el la radiko bhāghu- signifanta kubuto aŭ ŝultro), fud (dialekta angla por vulvo).

Baziĝinte sur tiuj kongruoj, la lingvisto Merritt Ruhlen [16] [24] proponis tabelon de bazaj vortoj en monda pralingvo :

Diskutoj redakti

Kritikantoj diris ke laŭ nur statistika vidpunkto, eĉ inter du senrilataj lingvoj, nepre estos verŝajne kelkaj similsonaj vortoj kun similaj signifoj. (Vidu Liston de Swadesh [25]). Al tio Ruhlen respondas ke la similecoj kiujn li evidentigis estas same fortaj kiel tiuj kiuj ebligis evidentigi la parencecon de hindoeŭropaj lingvoj, sekve analoge hazardo ne povas klarigi tiujn similecojn.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • angle The Origin of Language: Tracing the Evolution of the Mother Tongue, Merritt Ruhlen, John Wiley & Sons, 1994
  • france L'Origine des langues, Merritt Ruhlen, (éd. Belin, collection « Débats »), 1994, ISBN 2-7011-1757-7
  • angle Hock, Hans Henrich & Joseph, Brian D. (1996). Language History, Language Change, and Language Relationship: An Introduction to Historical and Comparative Linguistics. Berlin: Mouton de Gruyter. Chapter 17.

Notoj redakti

  1. Protolingvo por uzi la internacie uzatan formon (de:Proto-Welt-Sprache,en:Proto-World language) estas inter la pralingvoj tiu kiu estas la unua en sia familio. NPIV proto/ = 4. prefikso montranta ke la koncernato estas en sia unua, historie origina formo: La protoeklezio, protohistorio (en sama semantika kampo : pra) el la greka πϱὢτος= unua
  2. Unugenezeco estas teorio ke lingvoj formiĝis el nur unu pralingvo—plurgenezeco kontraste hipotezas ke lingvoj ekestiĝis sendepende en diversaj partoj de la mondo.
  3. glotogonio angle: en:Glottogony = scienco pri la origino de lingvoj
  4. mitokondria Evoangle : en:Mitochondrial Eve
  5. Vladislav Illich-Svitychangle : en:Vladislav Illich-Svitych
  6. 6,0 6,1 Joseph GreenbergŜablono:WT traduko
  7. amasa leksika komparoangle : en:mass lexical comparison
  8. Sergei Starostinangle : en:Sergei Starostin
  9. Datumbazo de tiel nomataj boreaj etimologioj
  10. borea lingvaroangle : en:Borean languages
  11. Eŭrazia lingvaroangle : en:Eurasiatic
  12. Afroazia lingvaroangle : en:Afroasiatic
  13. Ĉino-Kaŭkaza lingvaroangle : en:Sino-Caucasian
  14. Aŭstrika lingvaroangle : en:Austric
  15. Borea pralingvoangle : en:Proto-Borean
  16. 16,0 16,1 Merritt Ruhlenangle : en:Merritt Ruhlen
  17. kompara metodoangle : comparative method
  18. La evoluo de homaj lingvoj
  19. The Origin of Language: Tracing the Evolution of the Mother Tongue by Merritt Ruhlen, 1996, p. 103. La tabelo montras malpli ol la duono de la radikaro kompilita de Bengtson & Ruhlen en 1994.
  20. Eŭrazia lingvaroangle : Eurasiatic
  21. Dene-kaŭkaza lingvaroangle : Dene-Caucasian
  22. Aŭstrika lingvaroangle : Austric
  23. Hindo-pacifika lingvaroangle : Indo-Pacific languages
  24. Vidu la eseon 'Global Etymologies' John D. Bengtson kaj Merritt Ruhlenn en On the Origin of Languages:Studies in Linguistic Taxonomy Merritt Ruhlen. Stanford, CA: Stanford University Press, 1994.
  25. Listo de Swadeshangle : Swadesh list

Eksteraj ligiloj redakti