Morés

municipo en Zaragozo

Morés [moRES] estas municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Morés
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50240
Demografio
Loĝantaro 304  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 28′ N, 1° 34′ U (mapo)41.4733364-1.5652749Koordinatoj: 41° 28′ N, 1° 34′ U (mapo) [+]
Alto 443 m [+]
Areo 21,455928 km² ( 214 5.5 928 ha) [+]
Morés (Provinco Zaragozo)
Morés (Provinco Zaragozo)
DEC
Morés
Morés
Situo de Morés
Morés (Hispanio)
Morés (Hispanio)
DEC
Morés
Morés
Situo de Morés

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Morés [+]
vdr

Geografio redakti

Morés estas municipa teritorio en la nordoriento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Arándiga norde kaj Sabiñán sude. La municipa teritorio estas en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Jalón kun la urba kerno sur ties dekstra bordo. Apude estas montoj Calvario kaj Cantazorras.

La loĝloko Morés mem estas je 78 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 451 msm. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1503. Laŭ la valo de la rivero ĝi estas inter Sestrica okcidente kaj Morata de Jalón oriente. Ĉe la urba kerno, sur monteto, estas la restaĵoj de la kastelo, katalogita Havaĵo de Kultura Intereso en kategorio de arkeologia zono. Proksime estas kuŝejo de iama keltibera setlejo Morkes. En la municipa teritorio estas ankaŭ la loĝloko Purroy.

Historio redakti

 
Restaĵoj de la kastelo.
 
Preĝejo.
 
Purroy.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud el 1434. En Mezepoko estis grava loĝantaro de moriskoj ĉefe ĉe Purroy.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Morés kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 338 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, fruktarboj, vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj altiraĵoj estas la preĝejo, la ermitejo de Purroy, restaĵoj de iama fortikaĵo, kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti