Namibia dolaro

valuto uzata en Namibio

La namibia dolaro estas la nacia valuto de Namibio. Unu dolaro estas dividita je cent cendoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas NAD.

Namibia dolaro
valutodolaro
Ŝtato: Namibio
Subdivido: 100 cendoj
Kodo laŭ ISO 4217: NAD
Mallongigo: N$
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 6,77804 NAD

1 eŭro = 9,67636 NAD (la 4-an de novembro 2010)

vdr

Historio redakti

La namibia dolaro ekvalidis en 1993. Antaŭe inter la jaroj 1920 kaj 1990, kiam Namibio estis sub politika kontrolo de Sud-Afriko, validis la sudafrika rando, kaj kadre de "komuna valuta areo" ankoraŭ nun liganta Sud-Afrikon, Lesoton kaj Svazilandon ankaŭ inter 1990 kaj 1993 provizore pluvalidis la rando, ĝis ĝin anstataŭigis la namibia dolaro. Tamen ankoraŭ ĝis nun la namibia dolaro estas ligita al la sudafrika rando je kurzo 1:1, do ekzakte samvaloras. Inter la jaroj 1884 kaj 1915, kiam Namibio estis kolonio de la Germana Regno kaj nomiĝis Germana Sudokcidenta Afriko, jam ekzistis namibia valuto nomiĝanta "german-sudokcidentafrika marko" (germane Deutsch-Südwestafrikanische Mark).

Eksteraj ligiloj redakti