New Haven (Konektikuto)

urbo en Konektikuto, Usono
(Alidirektita el New Haven)

New Haven [nju HEJvn] estas havenurbo en subŝtato Konektikuto. La fakto ke temas pri havenurbo videblas eĉ en la nomo de la urbo. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 134 023 loĝantoj sur areo de 52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 577 loĝantoj/km². La urbo estas la formala ĉefurbo de samnoma kantono New Haven, sed en Konektikuto ĉiuj administraj servoj estas transdonitaj al la unuopaj komunumoj, do la ĉefurbeco estas nur simbola.

New Haven
urbo
Fotomontaĵo
urbo de Usono • urbego [+]

Ŝtato Usono
Federacia ŝtatoKonektikuto

SituoNew Haven
- alteco18 m [+]
- koordinatoj41° 19′ N, 72° 56′ U (mapo)41.310833333333-72.925
Areo52 km² (5 200 ha) [+]
Loĝantaro134 023 [+] (1-a de aprilo 2020)
Horzonoorienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Poŝtkodo06501–06540 [+]

New Haven (Usono)
New Haven (Usono)
DEC
New Haven
New Haven
Situo de la urbo en Usono

New Haven (Konektikuto)
New Haven (Konektikuto)
DEC
New Haven
New Haven
Situo de la urbo en Konektikuto

Map
New Haven

Vikimedia Komunejo:  New Haven, Connecticut [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

New Haven situas laŭ marbordo havanta profundan havenon.

 
la kantona juĝejo en New Haven
 
muzeo de New Haven
 
la historia distrikto: fone la metodista kirko sankta Paŭlo
 
panoramo de New Haven

Historio redakti

Plej frue indianoj vivis tie. Nederlanda ŝipisto Adriaen Block en 1614 trovis la lokon konvena por haveno. Alvenis nederlandanoj, kiuj komercadis kun la indianoj. En 1638 puritanoj alvenis, kiuj fondis komunumon. En 1784 la loko estis jam urbo. La loĝantoj strebadis kontraŭ la sklavismo. Dum la interna milito de Usono New Haven prosperis pro fabrikado de armiloj. En tiu urbo aperis la unua telefonlibro.

Klimato redakti

New Haven havas kontinentan klimaton. Vintre ofte neĝas kaj estas malvarmo. Somere ne estas tro varmaj tagoj pro la humido.

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti