Nodong-1 estas unuŝtupa mezatinga raketo (mez-atingopova), kiun evoluigis Nord-Koreio en la 1980aj jaroj. Ĝi havas la supozitan atingopovon de ĝis 1.500 km kaj povas kunporti eksplodkapon pezan je 1.000 kg.

Nodong-1
modelo de misilo vd
Dum 1993 - nekonata/nuntempe
vdr

Evoluo redakti

Nodong-1 estas la pluevoluigo de soveta Scud-raketo. Ĝi estas komparebla kun la iraka Scud-B, Scud-C/Al-Hussein kaj Scud-D/Al-Abbas, sed kun pli granda trafprecizeco.

La usonaj spionaj satelitoj malkovris la raketon unuafoje en majo de 1990. La unua testo de la raketo okazis la 29an/30an de majo 1993, kiam la raketo flugis ĉ. 500 km kaj falis en la Japanan maron.

Struktursimilajn versionojn posedas Irano („Shahab-3“) kaj Pakistano („Ghauri-II“). La laboroj pri la postaj versionoj (Nodong-2, ankaŭ Nodong-BNodong-X) kondukis en 1997 al duŝtupa Taepodong-1.

Teknikaj datenoj redakti

  • Diametro: 1,32-1,35 m
  • Alto: 15,8–16 m
  • Atingopovo: 1.350-1.500 km
  • Tipo de eksplodaĵo: kutima, kemia
  • Pezo de eksploda pinto: ĝis 1.158 kg

vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti