Norbert Dán
Norbert Dán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Dán Norbert estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia origina familia nomo estis Feldhandler, la baldaŭa estis Földváry, fine li prenis la nomon Norbert Dán.
Norbert Dán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Feldhandler József |
Aliaj nomoj | Dán Norbert |
Naskiĝo | la 27-an de marto 1895 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | 1946 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | silent film actor • kantisto |
József Feldhandler [1] naskiĝis la 27-an de marto 1895 en Budapeŝto, li mortis en 1946 en Budapeŝto.
Biografio redakti
József Feldhandler akiris diplomon en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi, poste li prenis la nomon Földváry József kaj li havis rolojn en Teatro Király (1912), poste en Gaja Teatro (1913-1914). Li studis kantadon en Muzikakademio de Budapeŝto. Ekde 1917 li apartenis al teatretoj aŭ kabaredoj. Tiutempe li estis ŝatata kanzonisto. En la 1930-aj jaroj li ofte kantadis en la Hungara Radio.
Elektitaj filmaj roloj redakti
- Álarcosbál (1917) – duko de Mondero
- Az elhagyottak (1925)
- Négylevelű lóhere (1931)