Nová Bašta situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Nová Bašta, hungare Egyházasbást estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota. La historia slovaka nomo estis Kostolná Bašta, la hungaroj uzis ankaŭ la formon Újbást.

Situo redakti

Nová Bašta situas sur malebenaĵo, laŭ flankovojoj. Fiľakovo troviĝas 20, Rimavská Sobota 38 km-ojn.

Historio redakti

En la proksimo oni loĝis dum la bronzepoko. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1267 en formo "Basthi". En 1910 loĝis en Egyházasbást 610 da homoj, (escepte unusolan slovakon ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Egyházasbást apartenis al Hungara Reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Egyházasbást rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Nová Bašta 546 da homoj, (493 hungaroj, 28 slovakoj, 22 ciganoj, 2 ĉeĥoj).

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti