Oberkohlstätten

Oberkohlstätten, hungare Felsőszénégető [felŝOsEnEgetO] estas ne memstara vilaĝeto en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Unterkohlstätten. Ober kaj felső signifas: supra.

Panoramo de Oberkohlstätten

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Oberkohlstätten situas flanke de monto laŭ negrava flankovojo.

Historio redakti

En tiu ĉi loko oni trovis tombon el la ferepoko, poste romianoj vivis tie. La vilaĝo fondiĝis en la 16-a jarcento, la loĝantoj laboris en karbigejoj, ili produktis karbetojn. La unua mencio okazis en 1597 laŭ malnova hungara ortografio "ZenEgeto". En 1640 la komunumo disiĝis al supra kaj malsupra partoj. La kirko estis konstruita en 1756. En 1910 vivis en la komunumo 194 homoj (plejparte germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Felsőszénégető apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Kőszeg, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio.

Vidindaĵo redakti

romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Lenardo el la 17-a jarcento

Fontoj redakti

  • hungara Vikipedio
  • http/maps.google.com