Observatorio John J. McCarthy

Astronomia observatorio en Usono

La Observatorio John J. McCarthy estas astronomia observatorio en Usono, en la kampuso de la Mezlernejo de New Milford en New Milford (Konektikuto, Usono). Ĝi estis fondita en 2000.

Observatorio John J. McCarthy
Observatorio
Oficiala nomo: John J. McCarthy Observatory
Lando Usono Usono
Municipo New Milford
Koordinatoj 41° 31′ 32.6″ N 73° 25′ 33.9″ U / 41.525722 °N, 73.426083 °U / 41.525722; -73.426083 (mapo)
Estiĝo 2000
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Retpaĝo: http://www.mccarthyobservatory.org/

Ĝia MPC kodo estas 932.[1]

La observatorio estas administrata de ne-profitcela organizaĵo kaj ties personaro laboras volontule.[2]

Historio redakti

Monty Robson havis la ideon konstrui observatorion en 1998, celante interesigi studentojn pri scienco.

Malgranda teamo aliĝis al Monty en 1998 kaj 1999, por plani la instaladon, kolekti la monhelpojn kaj elekti situejon. La instalaĵo ekfunkciis en septembro 2000, kaj estis inaŭgurita la 2-an de decembro 2000, nur 31 monatojn post la formiĝo de la teamo.[3]

En 2009, volontuloj realigis sunsisteman maketon je vera skalo de ĉirkaŭ 10 kilometroj (6 mejloj) tra New Milford, kun dek du sunsistemaj objektoj ĉiuj metitaj je taŭgaj distancoj de la suno figurata per globo de 2 metroj (6 futoj) de diametro situita apud la observatorio.[4]

En 2010 ekis konstruado de la " Ĝardeno de Galilejo ", kun granda sunhorloĝo, multenombraj plantoj kaj ĝardenaj skulptaĵoj.[5]

Instalaĵo redakti

Kupolo de 5 m (16 futoj) ŝirmas la ĉefan teleskopon. Apuda ĉambro kombinas regadĉambron, klasĉambron kaj bibliotekon ekipita per komputiloj kaj projekciilo.[6]

La observatorio tenas kolekton da diversaj objektoj rilataj al la kosmoesploro : pecoj el kosmoveturilojsatelitoj, meteorŝtonoj, fotografioj.[7]

Instrumentoj redakti

La instrumentaro de la observatorio iom post iom kreskis kaj entenas multenombrajn donacitajn teleskopojn ĉefe uzataj por seancoj de popularigo malfermataj al la publiko.

La ĉefa instrumento estas Schmidt-Cassegrain-teleskopo Meade de 0,41 m, (16 coloj) tiel nomata "Teleskopo Harcourt", laŭ la nomo de la fondumo, kiu donacis ĝin.

Sur la sama muntaĵo estas refraktoro "Takahashi" de 106 mm kun larĝa kampo, refraktoro Meade de 127 mm kaj suna teleskopo Coronado por observi la sunan aktivon.[8]

Malkovroj redakti

  Asteroidoj malkovritaj : 4, el kiuj :
115449 Robson 14-a de oktobro 2003
253587 Cloutier 14-a de oktobro 2003

4 numerotitaj [[asteroido}}j estis malkovritaj elde la observatorio inter 2003 kaj 2005,[9] unu, 115449 Robson, sub la nomo "John J. McCarthy", la tri aliaj sub la nomo "New Milford".

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Osservatorio John J. McCarthy en la itala Vikipedio.