Okcident-Siberia Malaltebenaĵo
La Okcident-Siberia Malaltebenaĵo (ruse Западно-Сибирская низменность, Zapadno-Sibirskaja nizmennost) estas pejzaĝego en Okcidenta Siberio (Rusio).
Okcident-Siberia Malaltebenaĵo | ||
---|---|---|
Regiono | ||
ebenaĵo • Mezvarmaj koniferarbaroj • Russian Large Landscape [+] | ||
Lando | Rusio | |
- koordinatoj | 62° 0′ 0″ N, 76° 0′ 0″ O (mapo)6276Koordinatoj: 62° 0′ 0″ N, 76° 0′ 0″ O (mapo) | |
Okcident-Siberia Malaltebenaĵo | ||
Vikimedia Komunejo: West Siberian Plain [+] | ||
Geografio redakti
La ampleksa Okcident-Siberia Malaltebenaĵo situas inter la montaro Uralo okcidente kaj la Meze Siberia Montaro oriente. Norde la ebenaĵo pere de la Jamala Duoninsulo limas al la Karska Maro. Same norde la ebenaĵo - sen klare difinita limo - najbaras al la Nord-Siberia Malaltebenaĵo, al kiu aldoniĝas la Tajmira Duoninsulo. Sudoriente limas diversaj Sudsiberiaj Montaroj kaj sudokcidente la Kazaĥa Sojlo.
La Baraba-stepo (ruse Барабинская низменность, Baraba Ebenaĵo; malofte en la rusa Барабинская степь, Baraba-stepo) estas ebenaĵo en sudoriento de la Okcident-Siberia Malaltebenaĵo inter Obo kaj Irtiŝo.
Areo redakti
La areo de la Okcident-Siberia Malaltebenaĵo ampleksas pli-malpli 2,5 milionoj da kvadrataj kilometroj, do povus enspacigi sep teritoriojn de Germanio.
La tri plej grandaj riveroj redakti
Urboj redakti
La jenaj urboj situas plejparte en la sudo de la Okcident-Siberia Malaltebenaĵo (alfabete ordigite):
- Barnaul
- Ĥanti-Mansijsk
- Jekaterinburg (dum la sovetunia epoko Sverdlovsk)
- Kurgan
- Niĵnevartovsk
- Norilsk
- Novosibirsk
- Omsk
- Pavlodar
- Serov
- Surgut
- Tjumen
- Tomsk
- Ĉeljabinsk