Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ortosio.

Ortosio estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Ortosio
Natura satelito  de Jupitero (XXXV)
satelito de Jupitero
Oficiala nomo Jupitero XXXV[1]
Aliaj nomoj S/2001 J 9
Nomita laŭ Orthosie vd
Malkovro
Malkovrintoj Scott S. Sheppard
David C. Jewitt
Jan Kleyna[1]
Dato de malkovro 11-a de decembro 2001[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
20 720 000 km
17 255 753 km vd
20 921 148 km vd
Discentreco 0,2808
Klinangulo 145,921° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 622,56 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro ~2 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
~1,5 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~124 K (averaĝe)
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23,1[2]
vdr

Malkovro redakti

Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt de la Universitato de Havajo, kaj Jan Kleyna de la Universitato de Kembriĝo, post observoj inter la 11-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002.

Ili anoncis la 16-an de majo 2002 la malkovron de dekunu lunoj[3], inter kiuj Ortosio, kiu ricevis la maldaŭran nomon S/2001 J 9 (kiel la naŭa jupitera luno malkovrita en 2001).

Nomo redakti

La 8-an de aŭgusto 2003, IAU aprobis[4] por ĝi la nomon Ortosio, laŭ Ortosia (greke; Ορθωσία)[5], unu el la Horoj de la helena mitologio, kiu personigas la prosperon.

Orbito redakti

Laŭ ĝiaj orbitaj elementoj, ĝi estas verŝajne ano de la ananka grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinangulojn inter 145,7° kaj 154,8° rilate al la Jupitera ekvatoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti