Otis Elevator Company

La Otis Elevator Company estas usona kompanio (posedo de United Technologies) kiu disvolvis, fabrikis kaj merkatigis liftojn, rulŝtuparojn, rultrotuarojn, kaj rilatan ekipaĵaron. Kun sidejo en Farmington, Konektikuto, Otis estas la plej granda fabrikanto de sistemoj de vertikala transportado en la mondo, ĉefe fokuse al liftoj, rulŝtuparoj kaj rultrotuaroj.[1] La kompanio estis pionira de la disvolvigo de la "sekura lifto", inventita de Otis en 1852, kiu uzis specialan mekanismon por bloki la liftoveturilon se la tenataj kabloj paneas.

Otis Elevator Company
negocopublika kompanio vd
Dum 1853 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Elisha Otis vd
Sidejo Farmington
Lando Usono
Agokampo liftorulŝtuparo
TTT Oficiala retejo
vdr
Sidejo en Farmington, Konektikuto.

Otis estis instalinta liftojn en kelkaj el la plej famaj konstrustrukturoj de la mondo, kiel la Eiffel Turo, la Empire State Building, la origina World Trade Center, la Disney-a Terorturo "The Twilight Zone Tower of Terror", la Petronas-turoj, la Burĝ Ĥalifa, la CN Tower de Toronto, la "Winchester Mystery House" de San Jose (Kalifornio), la "Hotel del Coronado", la "Demarest Building" (unua elektra lifto), la "Singing Tower" de "Bok Tower Gardens" kaj la "Skylon Tower" de Niagara Falls (Ontario).

Notoj redakti

  1. "Otis Fact Sheet 2011-2" (PDF).[rompita ligilo] otisworldwide.com.