La Pacema kolombo (Geopelia placida) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj disvastigata reproduktanto en Aŭstralio kaj Nov-Gvineo. Ĝi estas tre rilata al la Zebrokolombo de sudorienta Azio kaj al la Striata kolombo de orienta Indonezio. Ĝis antaŭ nelonge, la tri estis klasitaj kiel unika specio, Geopelia striata, konata ĉu kiel Pacema kolombo ĉu kiel Zebrokolombo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pacema kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Geopelia Geopelia
Specio: Pacema kolombo 'Geopelia placida'
John Gould 1844
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Pacema kolombo.

Tiu birdo estas relative malgranda kolombo kaj varias en longeco el 19 ĝis 21 centimetroj. La Pacema kolombo havas roz-grizan bruston kun kvadratecaj grizbrunaj flugiloj. Fajna striado de nigro aperas ĉirkaŭ la kolo kaj la nuko kaj suben laŭ la tuta dorso. La okulo estas grizblanka kaj estas blugriza ringo ĉirkaŭ la okulo kiu malsupreniras kaj kuniĝas kun la vaksaĵo de la beko. Junuloj estas pli palaj kaj malpli striataj. Ili ankaŭ havas pli senkoloran okulringon. La nuko estas simila al tiu de la Striŝultra kolombo ĉe kiu la nukoplumoj estas striecaj sed diferenciĝas pro tio, ke la Striŝultra kolombo ne havas striecan gorĝon kiel la Pacema kolombo. Krome, la nukoplumoj estas grizbrunaj kompare kun la tre kupreca koloro de la Striŝultra kolombo.

La voĉo de la Pacema kolombo estas altatonaj "dudel-duu", "ko-ko-kuu" kaj "krurrr!".

Kutimaro redakti

La Pacema kolombo troviĝas en paroj, grupoj aŭ aroj. Ili manĝas surgrunde kaj troviĝas komune en stratoj kaj ĝardenoj. Ili troviĝas ankaŭ ĉe rubejoj, arbaroj, riveroj, ŝoseoj kaj ĉe la bordo de pluvarbaroj. Kiam ili ne troviĝas surgrunde manĝante, ili povas esti en arboj ripozante.

Tiuj kolomboj flugas per rapida, unda movo. La flugiloj faras bruecan "frrr" kiam la birdoj estas dumfluge.

Nestado redakti

Reproduktado okazas el oktobro ĝis januaro en suda Aŭstralio kaj el marto ĝis junio en norda Aŭstralio. Nestoj estas konstriataj sur horizontalaj branĉoj de arboj. La ino demetas du blankajn ovojn. Tiuj kolomboj estas tre agresemaj al aliaj birdoj kiam ili reproduktiĝas.

Distribuado redakti

Tiu ĉi specio povas troviĝi tra la tuta Aŭstralio escepte Tasmanion, suda Viktorio kaj suda okcidenta Aŭstralio (el Pilbara, Okcidenta Aŭstralio, kie la subspecio estas pli ruĝeca ol griza, ĝis Nullarbor, Suda Aŭstralio). Malfeliĉe la teritorio de tiu ĉi kolombo malpliiĝas pro konkurenco kun la enmetita Punktita turto. En Nov-Gvineo ili troviĝas ĉefe en la sudo de la insulo sed ankaŭ ĉe kelkaj lokoj en la nordo kaj ĉe la insuloj Aru.

Bildaro redakti

Literaturo redakti

  • Coates kaj Peckover (2001), Birds of New Guinea and the Bismarck Archipelago: a photographic guide, Dove Publications, ISBN 0-9590257-4-X
  • Pizzey kaj Knight, Field Guide to the Birds of Australia, Angus & Robertson, ISBN 0-207-19691-5
  • Trounsen kaj Trounsen, Australian Birds: A Concise Photographic Field Guide, Cameron House. ISBN 1-875999-47-7.

Eksteraj ligiloj redakti