Churwalden
publikigita versio estis patrolita je 5 maj. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 5 maj. 2023.
Churwalden | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Plessur |
Komunumaro | Churwalden |
Koordinatoj | 46° 46′ 52″ N 9° 32′ 37″ O / 46.78111 °N, 9.54361 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 52″ N 9° 32′ 37″ O / 46.78111 °N, 9.54361 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1217 |
Areo | 48,54 km² |
Alteco | 1230 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7075 |
Komunumkodo | 3911 |
Pri la komunumo redakti
Churwalden estas ĉefloko de la samnoma komunumaro kaj komunumo de la distrikto Plessur en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1217 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio redakti
Churwalden situas proksimume 8 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Koiro ĉe la pasejvojo al Lenzerheide. La komunumo konsistas el la tri frakcioj Churwalden (al kiu apartenas la vilaĝoj Passugg kaj Araschgen), Malix (al kiu apartenas la vilaĝoj Kreuz kaj Spina) kaj Parpan. La komunuma kaj komunumara administracio havas sian sidejon en la vilaĝo Churwalden.
Passugg redakti
Konata de la komunumo Churwalden estas ĉefe la vilaĝo Passugg pro ĝia fama mineralakvofonto. La kvin fontoj en la Rabiosa-Ravino jam estis menciitaj en la jaro 1562. Ek de la jaro 1961 oni enboteligas la mineralakvon de Passugg. En la jaro la bierfarejo Feldschlösschen, kiu apartenas al la entreprengrupo Carlsberg akiris la fontojn de Passugg.
Najbaraj komunumoj redakti
Churwalden limas en nordo al la urbo Koiro, en nordoriento al Maladers, en oriento al Tschiertschen-Praden, en sudo al Vaz/Obervaz, en sudokcidento al Almens, en okcidento al Tomils, kaj en nordokcidento al Domat/Ems.
Trafiko redakti
Tra Churwalden pasas la kantona ĉefvojo n-ro 3, kiu kondukas de Koiro tra Lenzerheide, Tiefencastel kaj Juliopasejo al Engadino. Al la publika transportreto la komunumon estas konektita per poŝtaŭtolinio, kiu kondukas tra tiu vojo. Sur la teritorio de la komunumo ekzistas diversaj aertelferoj kaj skiliftoj. En Parpan ekzistas somera sledejo.
Historio redakti
La unua dokumenta mencio de Churwalden datiĝas el la jaro 1149 kiel silva Augeria. [1] La frakcio Malix unuan fojon menciiĝis ankaŭ en 1149 kiel in Umbilico[2], kaj Parpan en la jaro 1208 kiel Partipan.[3]
Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 al la komunumo Churwalden integriĝis la ĝis tiam sendependaj komunumoj Malix kaj Parpan.
Vidu ankaŭ redakti
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Churwalden – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)