Paul Hopkins

Kanado esperantisto

Paul HOPKINS (naskiĝis 1958 en Viktorio, Brita Kolumbio (Kanado)) unue studis ĝermanajn kaj slavajn lingvojn kaj literaturojn, sed poste doktoriĝis pri lingvistiko, kaj verkis doktoran disertacion pri la fonologio de la kaŝuba lingvo. Kiel lingvisto li ankaŭ okupiĝis multe pri indiĝenaj lingvoj de Kanado, precipe tiuj de la saliŝa lingvaro kaj la atabaska lingvaro, kaj traduke adaptis por esperantlingva leganto pedagogian gramatikon de la laŝucida lingvo.

Paul Hopkins
Persona informo
Naskiĝo 1958
en Viktorio,  Kanado
Lingvoj Esperanto
Nacieco kanadano
Ŝtataneco Kanado
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Paul komencis agadon en la Esperanto-movado kiel kasisto de la Esperanto-Klubo de Viktorio en 1978, kaj baldaŭ poste (1979) elektiĝis prezidanto de la Junularo Esperantista Kanada. Tri restadoj en Germanio (1978, 1979 kaj 1980/81) konatigis lin kun la eŭropa movado kaj kondukis al tutjara staĝo kiel volontulo de TEJO en Centra Oficejo de UEA/TEJO en Rotterdam (1981/1982) por la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO, post kiu li elektiĝis estrarano de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo dum la IJK en Leuven. Havante la estraran taskon de landa agado, li fariĝis unua redaktoro de ties organo TEJO Tutmonde. Poste li dufoje reprezentis sian landon en la Komitato de UEA, kaj mult-jare agadis kiel interreta instruanto de Esperanto por kursoj de la baza kaj meza nivelo.

Paul ankaŭ agadis en la kanada Esperanto-movado, aliĝante al la estraro de Kanada Esperanto-Asocio en 1984, akceptante la postenojn de vicprezidanto (1985), prezidanto (1991), sekretario (2000), kaj denove prezidanto (2014). Por KEA li redaktis plurajn eldonaĵojn: la Esperant-lingvaj bultenoj Alumeto (13 numeroj, 1992-2000) kaj Lumo (3 numeroj 1999-2001, 10 numeroj 2006-2012), kaj la angla-lingva bulteno Esperanto Update, (20 numeroj, 1994-2003). Li fondis retan grupon ĉe Yahoo por kanadaj esperantistoj, esperanto-ca.

Paul nun loĝas en Kalgario (Alberto), kie li aktivas en Kalgaria Esperanto-Societo, dum li perlaboras siajn viv-rimedojn kiel vendisto de mapoj plej divers-specaj en la entrepreno Map Town. Li kontribuas al la evoluado de la Esperanta Vikipedio sub la nomo kanadano.

Eksteraj ligiloj redakti